lasus sin altiri en la febro de la aŭkcioj. Tamen ne estis kulpo de la anoncisto kiu provis stimuli la aĉetontoj per siaj eksklamacioj, siaj gestoj kaj la elparolado de siaj ĉarlatanaĵoj girlandataj de la plej allogaj metaforoj.
Ni ridis, sed ni ne troigis.
"Iu insulo ! Iu insulo por vendi ! ripetis Gingraso.
- Sed ne por aĉeti, respondis iu irlandano kies la poĉo ne estis sufiĉe provizata por pagi unu solan rulŝtonon.
- Iu insulo kiu, laŭ la prezanonco, ne kostus po ses dolaroj por akreo ! kriis la komisaro Dino Felporgo.
- Kaj kiu ne donus duon-kvaronon procenton ! rebatis iu grava farmisto, tre kompetenta pri agrikulturaj ekspluatoj.
- Iu insulo kiu ĉirkaŭmezuras ne malpli ol sesdek kvar mejlojn kaj ducent dudek kvin mil akreojn de surfaco !
- Ĉu almenaŭ ĝi estas solida sur sia fundo ? demandis iu meksikano, maljuna kutimulo de drinkejoj, kaj kies persona firmeco ŝajnis esti tre diskutebla ĝuste nun.
- Iu insulo kun ankoraŭ praarbaregoj, ripetis la anoncisto, kun herbejoj, montetoj, riveroj…
- Ĉu garantiita ? ekkriis iu Franco kiu ŝajnis ne tro inklina sin lasi kaptata per la logilo.
- Jes, mi garantias ! respondis la komisiisto Felporgo, tro malnova en la metio por emociiĝi de la publikaj ŝercoj.
- Ĉu du jaroj ?
- Ĝis la mondfino.
- Kaj eĉ transe !
- Iu insulo en plena posedo ! reparolis la anoncisto. Iu insulo sen ununura kruela besto, nek bestioj, nek reptilioj !…
- Nek birdoj ? aldonis iu ŝercemulo.
- Nek insektoj ? ekkriis iu alia.
- Iu insulo al tiu kiu plej ofertas ! pli fervore reparolis Dino Felporgo. Hej, civitanoj ! Iom da kuraĝo al la poĉo ! Kiu volas insulon en bona stato, estanta apenaŭ uzata, iu insulon de la Pacifiko, de tiu ĉi oceano el la oceanoj ? Ĝia