Sed tiam ekkrio elglitis el Godfredo, kiu eksaltigis la instruiston. Ni ne plu povis dubi, sovaĝuloj devis scii ke la insulo estis okupata de homaj estuloj, ĉar la flago ĝis tiam hisita ĉe la ekstremaĵo de la kabo, kunprenita de ili, ne plu flirtis ĉe la duono de la masto de Flag-Punkto !
Venis do la tempo ekplenumi la projektitan planon : skolte vidi ĉu la indiĝenoj estis ankoraŭ sur la insulo kaj kion ili faris.
- Ni iru, li diris al sia kunulo.
- Iri ! sed… respondis TOrteto.
- Ĉu vi pli preferas resti ĉi tie ?
- Kun vi, Godfredo… jes !
- Ne… sole !
- Sole… neniam !…
- Do venu !
TOrteto, bone komprenante ke nenio ŝanĝigus Godfredon pri lia decido, decidiĝis akompani. Restadi sole en Vilĉjo-Arbo, li ne havintus la kuraĝon.
Antaŭ eliri, Godfredo certiĝis ĉu siaj armiloj estis funkcikapablaj. Ambaŭ pafiloj estis ŝargitaj per kuglo, kaj unu el ili transpasis en la manon de la instruisto, kiu ŝajnis tiom ĝenita pro tiu ĉi ilaĵo kiom iu indiĝeno de Pomotuo[1] estintus. Plie, li devis pendigi unu el ĉastranĉiloj al sia zono, al kiu estis jam alkroĉita la kuglujon. La ideo ja venis al li kunpreni ankaŭ sian poŝviolonon – eble imagante al si ke sovaĝuloj
- ↑ Situanta okcidente de Tahitio, ĝi estas la malnova nomo de la "Tuamotuoj", insuloj. Pomotuo signifus "insulojn de la nokto" kaj Tuamotuoj "malproksimaj insuloj".