estis fortoplena, lerta, agema; poste, nenia tasko malkuraĝigis lin. Li montris realan kapablecon imiti tion kion li estis vidinta fari. Estis tiamaniere ke Godfredo procedis por lia eduko. La zorgo de la dombestoj, la plukado de radikoj kaj de fruktoj, la dispecigo de la ŝafoj aŭ agutioj kiuj devis servi por la manĝo de la tago, la produkto de speco de cidro kiun ni eltiris el sovaĝaj pomoj de la mancinelo, li zorgeme plenumis ĉiujn, post esti vidinta ĝin fari.
Kion ajn TOrteto povis pensi, Godfredo neniam sentis iun ajn malfidon de tiu sovaĝulo, kaj ŝajnis ke li neniam devis plendi pri li. Se li maltrankviliĝis, estis pro la ebla reveno de la kanibaloj kiuj nun konis la situacion de la insulo Fina.
Ekde la unua tago, iu kuŝejo estis rezervita por Karefinotuo en la ĉambro de Vilĉjo-arbo, sed plejofte, krom se la pluvo falis, li preferis dormi ekstere en iu arba kavo, kvazaŭ li volintus pli bone posteniĝi por gardi la loĝejon.
Dum la dek kvin tagoj kiuj sekvis lian alvenon sur la insulo, Karefinotuo plurfoje akompanis Godfredon al ĉasado. Lia miro estis ĉiam ekstrema vidi fali la pecojn de ĉasbestoj tiel frapitaj de malproksime; sed tiam li rolis kiel hundon kun entuziasmo, fervoro, ke neniu malhelpo, heĝo, arbedotufo, rojo, povis haltigi. Iom post iom, Godfredo ja tre serioze amikiĝis kun tiu nigrulo. Estis nur unu progreso pri kiu Karefinotuo montris sin tute obstina : estis la uzo de la angla. Iu ajn peno kiun li metis en tio, li ne sukcesis elparoli la plej komunuzajn vortojn kiujn Godfredo, kaj ĉefe la instruisto TOrteto obstinanta en tiu ĉi tasko, klopodis lernigi al li.
Tiel pasis la tempo. Sed se la estanteco estis sufiĉe eltenebla dank'al feliĉa cirkonstancaro, se neniu tuja danĝero minacis, ĉu Godfredo ne devis demandi al si kiel li povus iam forlasi tiun ĉi insulon, per kiu rimedo li fine sukcesus repatriiĝi ! Neniu tago kiam li ne pensis al sia onklo Vilĉjo, al sia fianĉino ! Ne estis sen sekreta antaŭtimo ke li vidis proksimiĝi la malbona sezono kiu metus inter siaj amikoj, sia familio kaj li, iun ankoraŭ pli netransireblan malhelpon !
La 27an de septembro, cirkonstanco okazis. Se ĝi alportis kroman taskon por Godfredo kaj liaj du kunuloj, ĝi almenaŭ certigis al ili abundan provizon de nutraĵoj.
Godfredo kaj Karefinotuo estis okupataj per la rikolto de la konkuloj ĉe la