Estis, efektive, la substanco kiu rolis kiel panon, kaj kies seneco baldaŭ iĝis sentebla.
Godfredo do sciigis iam al TOrteto, la 10an de novembro, ke ekde la vetero ŝajnus rebeliĝi, Karefinotuo kaj li irus al la plukado de kamasioj. TOrteto, kiu neniam urĝigis sin iri al du mejloj for, trans malsekega herbejo, taskis sin gardi la domon dum la foresto de Godfredo.
Nu, vespere, la ĉielo komencis liberiĝi de la pezaj nuboj kiujn la okcidenta vento amasigis tie ekde la komenco de la monato; la pluvo iom post iom ĉesis, la suno ĵetis kelkajn krepuskajn brilojn. Ni povis esperi ke la morgaŭa tago aperigus kelkajn plibeliĝojn kiujn urĝus utiligi.
- Morgaŭ, diris Godfredo, mi matene foriros kaj Karefinotuo akompanos min.
- Estas interkonsentite, respondis TOrteto !
La vespero alveninta, la vespermanĝo fininta, ĉar la ĉielo, libera de vaporoj, lasis brili kelkajn stelojn, la nigrulo volis rekomenci sian kutiman eksteran postenon kiun li devis forlasi dum la pluvaj antaŭaj noktoj. Godfredo ja strebis komprenigi al li ke estis pli bone resti en la loĝejo, ke nenio postulis aldonon de gvatado ĉar neniu alia sovaĝbesto estis observinta; sed Karefinotuo obstinis en sia ideo. Necesis lasi lin fari.
La morgaŭon, kiel antaŭflaris Godfredo, la pluvo ne falis ekde la antaŭvespero. Tiel, kiam li eliris el Vilĉjo-arbo, ĉirkaŭ la sepa, la unuaj sunradioj iomete origis la dikan kanopeon de la sekvojoj.
Karefinotuo prigardis ĉe sia posteno kie li tranoktis. Li atendis. Tuj, ambaŭ, bone armiĝantaj, kaj provizataj de grandaj sakoj, adiaŭis TOrteton poste direktis sin al la rivereto laŭ kiu ili intencis alfonten iri ĉe la maldekstra rando ĝis la arbedoj de kamasioj.
Iun horon poste, ili alvenis sen esti farinta ian malbonan renkonton.
La radikoj estis rapide elterigitaj, kaj kun sufiĉe granda kvanto por plenigi la du sakojn. Tio postulis tri horojn, tiel ke estis proksimume la dekunuan matene kiam Godfredo kaj sia kunulo ekvojiris al Vilĉjo-Arbo.