Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/185

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tuj faros, proponis al li akompani ilin ambaŭ ĝis la nordo de la marbordo.

Dekon da mejloj por trairi en la tago, ne estis por inspiri viron kiu rigardis siajn krurojn kiel la plej altvaloran parton de sia individuo, nur destinitajn por noblaj ekzercoj. Li do respondis ke li preferis resti en Vilĉjo-Arbo.

"Konsentite, ni iros solaj, respondis Godfredo, sed ne atendu nin antaŭ tiu ĉi nokto !"

Tio dirita, Karefinotuo kaj li kunprenantaj kelkajn proviantojn por povi tagmanĝi survoje, foriris post esti adiaŭintaj al la instruisto kies la persona opinio estis ke ili trovus nenion kaj baldaŭ laciĝos tute vane.

Godfredo kunportis sian fusilon kaj sian revolveron; la nigrulo, la hakilon kaj la ĉastranĉilon kiu iĝis sian preferatan armilon. Ili transiris la ponton el tabuloj, retrovis sin sur la dekstran randon de la rivereto, poste tra la herbejo, ili direktis sin al la punkto de la marbordo kie oni vidis la fumon leviĝi inter la rokoj.

Estis pli orienten ol la loko kie Godfredo vane alpaŝis okaze de sia dua esplorado.

Ili ambaŭ rapidis, ne sen observi ĉu la vojo estis sekura, ĉu la arbedoj kaj la densejoj ne kaŝis kelkan beston kies la atako estintus danĝera.

Ili faris neniun malbonan renkonton.

Tagmeze, post esti manĝintaj, sen esti haltintaj eĉ momenton, ambaŭ alvenis sur la unuan planon de la rokoj kiuj borderis la marbordon. La ĝis nun videbla fumo ankoraŭ stariĝis je malpli ol kvarono da mejlo. Restis nur sekvi rektan direkton por alveni al la celo.

Ili do hastigis sian paŝadon, sed prenante kelkajn antaŭzorgojn por surprizi kaj tute ne esti surprizitaj.

Du minutojn poste, tiu fumo forbloviĝis, kvazaŭ la fajro estintus subite estingita.

Sed Godfredo precize lokalizis la lokon super kiu ĝi aperis. Estis ĉe la pinto de roko de stranga formo, speco de trunkita piramido, facile distingebla. Montrante ĝin al sia kunulo, li rekte paŝis tien.

La kvaronmejlo estis rapide transpasita; poste la malantaŭaĵo grimpita,