Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Estis la sesa vespere.
Post momento, Godfredo kaj siaj du kunuloj estis reenirintaj en Vilĉjo-Arbo.
Kiajn maldolĉajn pensadojn ili devis fari dum tiu vespermanĝo ! Kiaj longaj sendormecaj horoj sin preparis por tiuj ĉi loĝantoj de la insulo Fina, kontraŭ kiuj malbona fortuno furiozis nun !
Koncerne la instruiston, dum siaj turmentiĝoj, li nur trovis por ripeti tiujn ĉi vortojn kiuj resumis lian tutan penson :
"Mi ja volus foriri !"