Novaj roradoj indikis ke tri aŭ kvar sovaĝbestoj ĵus transpasis la palisaron.
Tiam, al ĉi tiuj abomenaj muĝadoj miksiĝis plena koncerto da beoj kaj gruntoj pro teruro. La dombestaro, tie kaptita kiel en falilo, estis liverata sub la ungegoj de la sturmantoj.
Godfredo kaj Karefinotuo, kiuj sin tiris ĝis la du malgrandaj fenestroj truitaj tra la ŝelo de la sekvojo, provis vidi tion kio okazis meze de la ombro.
Kompreneble, la sovaĝbestoj - tigroj aŭ leonoj, panteroj aŭ hienoj, ni ne povis jam scii tion - ĵetis sin sur la gregon kaj komencis ilian buĉadon.
Je tiu momento, Torteto en iu atako de plena teruro, de senprudenta teruro, kaptante unu el la fusiloj volis pafi tra la embrazuro de unu el la fenestroj, trafe maltrafe !
Godfredo haltigis lin.
"Ne, li diris . Mezo de tiu mallumo estas tro da ŝanco por ke tio estos mistrafaj pafoj. Bezonas ne senutile malŝpari niajn municiojn ! Ni atendu la tagon !"
Li pravis. La kugloj trafintus tiel ankaŭ dombestojn kiel sovaĝbestojn - eĉ pli certe ĉar tiuj estis en pli granda nombro. Savi ilin estis nun neeble. Ilin oferitajn, eble la sataj sovaĝbestoj, forlasintus la ĉirkaŭbaritejon antaŭ sunleviĝo. Ni tiam vidus kiel taŭgus agi por gardi sin kontraŭ nova agreso.
Estis ankoraŭ pli bone, dum tiu ĉi tiom malluma nokto, kaj tiom kiom ni povis tion, ne sciigi al tiuj bestoj la ĉeeston de homaj estuloj kiujn ili povus pli preferi ol bestojn. Eble ni tiel evitus rektan atakon kontraŭ Vilĉjo-Arbo.
Ĉar TOrteto ne nekapablis kompreni nek tian rezonon, nek ian alian, Godfredo kontentiĝi depreni al li sian armilon. La instruisto iris tiam ĵeti sin sur sian kuŝejon, damnante la vojaĝojn, la vojaĝantojn, la maniulojn kiuj ne povas resti trankvile en la familia domo !
Liaj du kunuloj rekomencis la observadon ĉe la fenestroj. De tie ili spektis, sen povi interagi, tiun abomenan amasbuĉadon kiu okazis en la ombro. La blekoj de ŝafoj kaj kaprinoj iom post iom malpliiĝis, aŭ