Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/200

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

akra fumo, elfluanta tra la supra aperturo, perdiĝis en la altaj branĉoj.

"Kio do tio denove estas ?" ekkriis Godfredo.

Estis ja tro klarigeble. La sovaĝbestoj, detruante ĉion ene de Vilĉjo-Arbo, disŝutis la braĝoj el la fajrujo. La fajro tuj komunikiĝis al la objektoj kiujn enhavis la ĉambro. La flamo estis atinginta la arboŝelo kiun ĝia sekeco igis tre bruligebla. La giganta sekvojo brulis de ĝia bazo.

La situacio iĝis do ankoraŭ pli terura ol ĝi estis ĝis nun.

Ĉimomente, ĉe la lumo de la brulo kiu krude lumigis la malsuprojn de la arbogrupo, ni povis ekvidi la sovaĝbestojn saltegi piede de Vilĉjo-Arbo.

Preskaŭ sammomente, terura eksplodo okazis. La sekvojo, terure skuita, tremis de siaj radikoj ĝis la ekstremaj branĉoj de sia kulmino.

Estis la pulva stoko kiu ĵus eksplodis ene de Vilĉjo-Arbo, kaj la aero, vigle elpelita, eliris tra la aperturo, kiel la gasoj elpuŝitaj de kanontubo.

Godfredo kaj Karefinotuo estis preskaŭ detiritaj de sia posteno. Certege, se TOrteto ne estis firme ligita, li estus faligita surgrunde.

La sovaĝbestoj, fortimigitaj pro la eksplodo, pli malpli vunditaj, ĵus forfuĝis.

Sed samtempe, la brulego, nutrita de tiu subita brulado de la pulvo, akiris pli konsiderindan disvastiĝon. Ĝi plivigliĝis grimpante ene de la grandega trunko kiel en tubo de aertiro. De tiuj larĝaj flamoj kiuj lekis la internajn vandojn, la plej altaj baldaŭ disvastiĝis ĝis la branĉoforko, meze de la kraketadoj de la mortinta ligno, similaj al revolveraj pafodoj. Grandega brilo lumigis, ne nur la grupon da gigantaj arboj, sed ankaŭ la tutan marbordon de Flag-Punkto ĝis la suda kabo de Revo-Golfeto.

Baldaŭ la brulego atakis la unuajn branĉojn de la sekvojo, minacante atingi la lokon kie rifuĝis Godfredo kaj siaj du kunuloj. Ĉu do ili baldaŭ estus voritaj de la fajro kiun ili ne povis bridi, aŭ ĉu restus nur al ili la eblo sin defaligi de la supro de tiu arbo por eskapi la flamojn ?