nur je tri tagoj de San-Francisko, kaj sur kiu mi opiniis utila sendi vin fari vian spertadon de Robinsono !
- Ho ! Onklo mia ! Onklo Vilĉjo ! Kion vi diras nun ? ekkriis Godfredo. Bedaŭrinde ! Se vi diras veron, mi ne povas respondi al vi ke mi tute ne meritis tion ! Sed tiam, onklo Vilĉjo, tiu ŝippereo de la Revo ?…
- Falsa ! rebatis Vilhelmo V. Kolderupo kiu neniam vidis sin en tiel bona humuro. La Revo kviete sinkis laŭ la instrukcioj kiujn mi donis al Turkoto, plenigante per akvo siajn "balastakvujojn". Vi diris al vi ke ĝi tutserioze sinkis; sed kiam la kapitano vidis ke TOrteto kaj vi, vi trankvile iris al la marbordo, li retroiris ! Tri tagojn pli poste, li revenis al San-Francisko, kaj estas li, kiu hodiaŭ venigis nin al la insulo Spencero je la interkonsentita dato !
- Tiel ĉu neniu el la ŝipanaro pereis en la sinkigo ? demandis Godfredo.
- Neniu… krom tiu kompatinda ĉino, kiu kaŝis sin surŝipe kaj kiun ni ne retrovis !
- Sed tiu pirogo ?…
- Falsa, la pirogo kiun mi faris konstrui !
- Sed tiuj sovaĝuloj ?…
- Falsaj, la sovaĝuloj kiujn viaj fusilpafadoj feliĉe ne trafis !
- Sed Karefinotuo ?…
- Falsa, Karefinotuo, aŭ pliĝuste estas mia fidela Jupo Braso, kiu mirinde ludis sian rolon de Vendredo, laŭ tio kiun mi vidas !
- Jes ! respondis Godfredo kaj li dufoje savis al mi la vivon okaze de renkonto kun urso kaj tigro…
- Falsa, la urso ! Falsa, la tigro ! ekkriis Vilhelmo V. Kolderupo, ridante ankoraŭ pli laŭte. Pajloŝtopitaj ambaŭ, kaj surterigitaj sen ke vi vidis tion, kun Jupo Braso kaj liaj kunuloj !
- Sed ili movis la kapon kaj la krurojn !…
- Per risorto kiun Jupo Braso iris dumnokte restreĉi, kelkajn horojn antaŭ la renkontiĝoj kiujn li preparis al vi !
- Kio ! tion tutan ?… ripetis Godfredo, iom honta esti lasinta sin kapti per tiuj trompaĵoj.
- Jes ! Ĉio tro bone glatis sur via insulo, nevo mia, kaj necesis doni al vi emociojn !