Dum tiu promeno, ni ekvidis malproksime kelkajn sovaĝbestojn, sed ili ne kuraĝis ataki bone armitan kaj multnombran trupon de matrosoj de la Revo. Tamen, ilia ĉeesto ne estis malpli absolute nekomprenebla fakto.
Poste, ni revenis surŝipen, ne sen tio ke TOrteto petis la permeson kunpreni sian "krokodilon" kiel pruvopecon - permeso kiu estis konsentita al li.
Vespere, ĉiuj kunvenintaj en la manĝoĉambro de la Revo, ni festis per ĝoja manĝo la finon de la travivaĵoj de Godfredo Morgan kaj lian fianĉiĝon kun Fina Holanej.
La morgaŭon, la 20an de januaro, la Revo ekveturis sub la komando de la kapitano Turkoto. Je la oka matene, Godfredo, ne senemocie, vidis ĉe la okcidenta horizonto forviŝiĝi, kiel ombron, tiun insulon, sur kiu li ĵus restadis kvin monatojn de lernejo kies li neniam devis forgesi la lecionojn.
La ŝipirado rapide okazis laŭ belega maro, kun favora vento kiu ebligis aktivigi la skunveloj de la Revo. Ha ! Tiufoje, ĝi iris rekte al sia celo ! Ĝi ne plu penis por trompi iun ajn ! Ne faris sennombrajn ĉirkaŭvojojn, kiel ĉe la unua vojaĝo ! Ĝi ne reperdis dumnokte tion kion ĝi gajnis dumtage !
Tial, la 23an de januaro tagmeze, post esti enirinta tra la Ora Pordego, en la vasta golfo de San-Francisko, ĝi venis trankvile sin flanken loki al la varfo de la Butikisto-strato.
Kaj tiam kion ni vidis ?
Ni vidis eliri el la fundo de la holdo, viron kiu, post esti naĝe atinginta la Revon dum la nokto de ĝia ankrumo ĉe la insulo Fina, sukcesis duafoje kaŝi sin tie !
Kaj kiu estis tiu viro ?
Estis la ĉino Seng-Vu kiu ĵus faris la veturo de reveno kiel li faris tiun de la iro !
Seng-Vu antaŭenpaŝis al Vilhelmo V. Kolderupo.
"Ke sinjoro Kolderupo pardonu min, li diris tre ĝentile. Kiam mi estis ŝipiranta sur la Revo, mi kredis ke ĝi rekte veturis al Ŝanhajo kie mi volis rehejmiĝi; sed ekkiam ĝi revenas al San-Francisko, mi elŝipiĝas !"
Ĉiuj, mirkonsternitaj antaŭ tiu apero, ne sciis kion respondi al la entrudiĝinto kiu rigardis ilin ridetante.