kambiagento, ne bezonis pli. Poste Vilhelmo V. Kolderupo zorgus pri alia "kombinaĵo" kiu pli alie tenis lin al la koro.
Jes ! Ŝi kaj li estis en la salono : ŝi antaŭ sia piano; li, duonkuŝanta sur kanapo, malatenteme aŭskultanta la klarajn notojn de la arpeĝojn kiuj eskapis el la fingroj de tiu ĉarmulino.
- Ĉu vi aŭskultas min ? ŝi diris.
- Sendube.
- Jes ! Sed ĉu vi aŭdas min ?
- Ĉu mi aŭdas vin, Fina ! Neniam vi tiel bone ludis tiujn ĉi variaciojn de Auld Robin Gray[1].
- Ne estas Auld Robin Gray kiun mi ludas, Godfredo…, estas Feliĉa momento…
- Ha ! Mi kredis ! respondis Godfredo per seninteresiĝa tono pri kiu estintus malfacile mistaksi.
La fraŭlino levis siajn du manojn, lasis dummomente siajn disigitajn fingrojn pendantajn super la klavaro, kvazaŭ ili tuj refalos por aperigi agordon. Poste, donante duonturnon al sia tabureto, ŝi restis dum kelkaj momentoj por rigardi la tro kvietan Godfredon kies la rigardoj strebis eviti la ŝiajn.
Fina Holanej estis la baptofilino de Vilhelmo V. Kolderupo. Orfino, edukita per siaj zorgoj, li donis al ŝi la rajton konsideri sin kiel sia filino, la devon ami lin kiel patro. ŝi ne malsukcesis tion.
Ŝi estis juna ulino, "beleta siamaniere", kiel oni diras, sed tutcerte ĉarma, ia deksesjara blondulino kun ideoj de brunulino, tio kio legiĝis en la kristalo de ŝiaj nigrebluaj okuloj. Ni ne povus malsukcesi kompari ŝin al lilio, ĉar estas komparo nevarie uzita en la plej bona societo por indiki la usonajn belulinojn. Ŝi do estis lilio, se vi bonvolas tion, sed lilio greftita sur ia fortika kaj solida eglanterio. Certe ŝi estis tre bonkora, tiu juna fraŭlino, sed ŝi ankaŭ havis multe da praktikemo, tre propran irmanieron, kaj ne lasis sin kuntiri pli ol konvenis, en la iluziojn aŭ la revadojn kiuj estas de ŝia sekso kaj de ŝia aĝo.
La fantaziaĵoj, estas bone kiam oni dormas, ne kiam oni ne dormas. Nu, ŝi tiumomente ne dormis, kaj tute ne volis dormi.
- Godfredo ? ŝi reparolis
- ↑ Titolo de skota balado verkita de la poetino Anna Lindsaj en 1772.