- De foriro ?…
- Jes, la foriro de Godfredo, reparolis Fino Fina, de Godfredo kiu antaŭ edziĝi, sentas la bezonon trakuri iom la mondon !
- Vi volas foriri… vi… ? ekkriis Vilhelmo V. Kolderupo, alpaŝante al la junulo kies li ekkaptis la brakon, kvazaŭ li timis ke tiu "kanajlo de nevo" eskapas de li ?
- Jes, Onklo Vilĉjo, respondis Godfredo kuraĝe.
- Kaj dum kiom da tempo ?
- Dum dek ok monatoj, aŭ du jaroj maksimume, se…
- Se ?…
- Se vi bonvolas permesi tion al mi, kaj se Fina bonvolas atendi min ĝis tiam !
- Atendi vin ! Vidu tiun ĉi ŝajnulon kiu aspiras nur foriri ! ekkriis Vilhelmo V. Kolderupo.
- Necesas lasi Godfredon fari, respondis la junulino. Baptopaĉjo Vilĉjo, mi bone pripensis ĉion ĉi. Mi estas juna, sed vere, Godfredo estas ankoraŭ pli juna ol mi ! La vojaĝoj maljunigos lin, kaj mi pensas ke necesas ne kontraŭi liajn inklinojn ! Li volas vojaĝi, ke li vojaĝas ! La bezono de ripozo poste alvenos al li, kaj li postrevene retrovos min.
- Kio ! ekkriis Vilhelmo V. Kolderupo, vi konsentas lasi ekflugi tiun ĉi sturnon ?
- Jes, dum la du jaroj kiujn li petas !
- Kaj vi atendos lin ?…
- Onklo Vilĉjo, se mi ne kapablus atendi lin, estas ke mi ne amus lin !
Tio dirita, Fino Fina estis reveninta al sia piano, kaj, aŭ ŝi volis tion aŭ ne, siaj fingroj obtuze ludis tre laŭmodan pecon, la foriro de la fianĉo, kiu vere estis laŭigita al situacio, ni akceptos tion. Sed Fina, eble sen ekkonscii tion, ludis ĝin en minora "la", kvankam ĝi estis skribita en maĵora "la". Tial, la tuta sento de la melodio turnis laŭ tiu modalo, kaj ĝia ĝema etoso bone esprimis la intimajn impresojn de la junulino.
Tamen Godfredo, embarasata, silentis. Lia onklo nervozigis lin kaj turnante al ŝi sian kapon en la plenlumo, li rigardis ŝin. Tiamaniere, li pridemandis ŝin, sen bezoni paroli, kaj ŝi reciprokis al li sen bezoni respondi.