Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Poste, oni povintus aŭdi lin murmuri inter siaj dentoj :
"Ha ! vi volas senti vojaĝojn antaŭ edzinigi Finan ! Nu ! vi spertos tion, nevo mia !"
Li ankoraŭ faris du aŭ tri paŝojn, kaj haltante, kun la brakoj krucitaj, antaŭ Godfredo :
- Kien vi volas iri ? li demandis.
- Ĉien.
- Kaj kiam vi intencas foriri ?
- Kiam vi volos, onklo Vilĉjo.