Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Antaŭ ĉio, la demando pri la vojplano devis esti levita, diskutita kaj finfine solvita.
Ĉu Godfredo forirus suden, orienten aŭ okcidenten ? Tio devis unue decidiĝi.
Se li komencis per la sudaj kursoj, la kompanio "Panamo al Kalifornio kaj Brita Kolumbio", poste la kompanio "Pakaĵo Sudampton Rio-de-Ĵanejro", taskus al si veturi lin al Eŭropo.
Se li prenis orienten, la granda Pacifika fervojo povis alkonduki lin post kelkaj tagoj en Novjorkon, kaj de tie, la linioj Kunard, Inman,