kune. Ĉio kio oni sciis, estis ke la unua indikita ŝiphaltejo devis esti Aŭklando, ĉefurbo de Nov-Zelando - krom en la okazo se la manko da karbo, necesigita pro la plidaŭrigo de kontraŭaj ventoj, devigus reprovizi sin, aŭ al unu el insularoj de Pacifiko, aŭ al unu el la ĉinaj havenoj.
Ĉiu ĉi detalo, cetere, malmulte gravis al Godfredo ekkiam li foriris trans la maron, kaj tute ne al Torteto, kies la konfuzita menso trogravigis tagon post tago la navigadajn eblecojn.
Estis ankoraŭ nur unu formalaĵo por plenumi : la formalaĵo de la fotografioj.
Fianĉo ne dece povas foriri por longa vojaĝo ĉirkaŭ la mondo sen kunpreni la bildon de tiu kiu li amas, kaj inverse, sen lasi al ŝi la sian.
Godfredo, en turista kostumo, do ĵetis sin en la manojn de Stefenson kaj Ko, fotistoj de la Strato Montgomerio, kaj Fina, en sia urba tualeto, ankaŭ konfidis al la suno la taskon fiksi siajn ĉarmajn trajtojn, sed iom malĝojajn, sur la plakon de la lertaj operatoroj.
Estus ankoraŭ maniero vojaĝi kune. La portreto de Fina havis sian lokon tute adekvatan en la kajuto de Godfredo; tiu de Godfredo, en la dormoĉambro de la fraŭlino.
Koncerne TOrteto, kiu ne estis fianĉo kaj tute ne pensis esti tiu, oni tamen juĝis taŭga konfidi lian bildon al sentivigita papero. Sed, kio ajn estis la talento de la fotistoj, ili ne kapablis ricevi kontentigan kopion. La nepreciza kliŝo ĉiam estis nur konfuza nebulo en kiu neeblintus rekoni la faman instruiston de dancado kaj sinteno.
Estas ke la kliento ne kapablis sin reteni de moviĝo - malgraŭ la rekomendo uzata en ĉiuj atelieroj dediĉitaj al tiaj operacioj.
Oni provis aliajn rimedojn pli rapidajn de ekfotoj. Neeble. TOrteto jam anticipe tangadis kaj ruliĝadis tute kiel la kapitano de la Revo.
Ni devis fordecidi konservi la trajtojn de tiu rimarkinda viro. Neriparebla malfeliĉo por la estonteco, se – sed ni forigu tiun penson ! - se, kredante foriri nur al la malnova mondo, TOrteto forirus al tiu alia mondo el kiu oni ne revenas.