ŝipsituacion. Sed oni povis rimarki ke tuj li kuntrenis la adjunkton en sian kajuton, kaj tie, ambaŭ restis en sekreta intertrakto, kvazaŭ ili estintus diskuti cele al kelka grava eventualaĵo. Ĉi tiu detalo restis sendube nerimarkita de Godfredo kiu komprenis nenion pri la navigaciaj aferoj, sed la ŝipanara estro kaj kelkaj el la matrosoj ne mankis miri pro tio.
Tiuj bravuloj estis tiaj des pli ke du aŭ tri fojojn, ekde la unua semajno, dum nokto, kun nenio kiu neprigis tiun manovron, la direkto de la Revo estis videble ŝanĝita, poste reakirita dumtage. Tio kio klariĝis kun velŝipo, submetita al ŝanĝoj de atmosferaj fluoj, ne plu klariĝis kun vaporŝipo kiu povas sekvi la linion de la ĉefcirkloj kaj ferlas siajn velojn kiam la vento ne plu estas favora al ĝi.
La 12a de junio matene, tre neatendita incidento okazis surŝipe.
La kapitano Turkoto, sia adjunkto kaj Godfredo estis tuj altabliĝintaj por matenmanĝi, kiam eksterkutima bruo aŭdiĝis sur la ferdeko. Preskaŭ tuj la ŝipanara estro, puŝante la pordon, aperis sur la sojlo de la pobferdeko.
- Kapitano, li diris.
- Kio estas do ? vigle respondis Turkoto, kiel maristo ĉiam alarmpreta.
- Tie estas… ĉino ! diris la ŝipanara estro.
- Iu ĉino ?
- Jes ! Vera ĉino kiun ni ĵus hazarde malkovris, funde de la holdo !
- En la bilĝo ! ekkriis la kapitano Turkoto. Je la nomo de ĉiuj diabloj de Sakramento, ke oni sendu lin al la marfundo !
- Tute bone ! respondis la ŝipanara estro.
Kaj la bonegulo, kun la malestimo kiun devas senti ĉiu Kaliforno pri filo de la ĉiela Imperio, trovante tiun ĉi ordonon oni ne povas pli natura, farintus al si nenian skrupulon plenumi ĝin.
Tamen la kapitano Turkoto leviĝis; poste sekvata de Godfredo kaj de la vickapitano, li forlasis la manĝoĉambron de la pobferdeko kaj direktis sin al la prukastelo de la Revo.
Tie, fakte, ĉino, strikte tenita, baraktis en la manoj de du