aŭ tri matrosoj kiuj ne evitigis al li batpuŝoj. Li estis viro kun tridek kvin ĝis kvardek jaroj, kun inteligenta fizionomio, bona kompleksio, glata vizaĝo, sed iom pale malgrasega sekve de tiu ĉi sesdek-hora restado en la fundo de malbone ventolita ŝipkelo. Nur hazardo malkovrigis lin en lia malluma rifuĝejo.
La kapitano Turkoto tuj faris signon al siaj knabegoj liberigi la malfeliĉan entrudiĝinton.
- Kiu vi estas ? li demandis al li.
- Iu filo de la Suno.
- Kaj kiel vi nomiĝas ?
- Seng-Vu, respondis la ĉino kies nomo, en ĉiela lingvo, signifas "kiu ne vivas".
- Kaj kion vi faras ĉi tie surŝipe ?
- Mi marveturas !… trankvile respondis Seng-Vu, sed kaŭzante al vi nur kiel eble la malplej da damaĝo !
- Vere ! La malplej da damaĝo !… Kaj ĉu vi kaŝis vin en la holdo ĉe la momento de la foriro ?
- Kiel vi diras, kapitano.
- Por fari vin rekonduki senpage de Ameriko al Ĉinio, ĉe la alian flankon de la Pacifiko ?
- Se vi bonvolas tion.
- Kaj se mi ne volas tion, flavhaŭta fremdulo, se mi petegus vin bonvoli reiri al Ĉinio naĝante ?
- Mi provus, respondis la ĉino ridetante, sed verŝajnas ke mi dronus survoje !
- Nu, malbenita Johano [Kromnomo kiun la Usonanoj donas al la ĉinoj] ekkriis la kapitano Turkoto, mi tuj sentigigos al vi kiel ŝpari la transirajn kostojn ! Kaj la kapitano Turkoto, multe pli kolere ol la cirkonstanco pravigis ĝin, estis eble ekplenumonta sian minacon kiam Godfredo intervenis.
- Kapitano, li diris, iu ĉino plie surŝipe de la Revo, estas iu ĉino malplie en Kalifornio, kie estas tiom da ili !
- Kie ili estas tro ! respondis la kapitano Turkoto.
- Tro multe, fakte, reparolis Godfredo. Nu, ĉar tiu ĉi kompatinda mizerulo