aparte malbona, la vento plifortiĝis, kaj ne ŝajnis ke la nokto devis lasi la maron malfortiĝi, tiel kaprice kirlata dum longaj horoj.
Godfredo ellitiĝis do ĉirkaŭ noktomezo, varme vestis sin kaj supreniris sur la ferdekon.
La vaĉanaro vigilis antaŭe. La kapitano Turkoto staris sur la ponto.
La fortego de la brizo certe ne malaltiĝis. Tamen la kolizio de la ondegoj kiujn devis disfendi la steveno de la Revo, estis tre malplifortigita.
Sed, suprenrigardante al la kamensupro, tute envolvita de nigra fumo, Godfredo vidis ke tiu fumo, anstataŭ forŝvebi de antaŭe malantaŭen, male forbloviĝis de malantaŭe antaŭen, kaj sekvis la saman direkton kiel la ŝipo.
- La vento ŝanĝiĝis do ? li diris al si.
Kaj tre feliĉa pro tiu cirkonstanco, li grimpis sur la ponton; poste, alproksimiĝante al la kapitano :
- Kapitano ! li diris.
Tiu ĉi, kapuĉinta en sia kapoto el vakstolo, ne aŭdis lin veni, kaj, antaŭ ĉio, ne sukcesis maski iun movon de konfuzo vidante lin apud li.
- Vi, sinjoro Godfredo, vi… sur la ponto ?
- Mi, kapitano, kaj mi venas demandi al vi…
- Kion do ? vigle respondis la kapitano Turkoto.
- Ĉu la vento ne ŝanĝis ?
- Ne, sinjoro Godfredo, ne… kaj, bedaŭrinde, mi timas ke ĝi fariĝas ŝtormo !
- Sed ni nun estas kun dorsvento !
- Dorsvento… fakte… dorsvento !… replikis la kapitano videble ĉagrenita pro tiu ĉi observo. Sed estas ja kontraŭvole !
- Kion vi volas diri ?
- Mi volas diri ke, por ne riski la sekurecon de la ŝipo, mi devis taki al la kontraŭa direkto kaj fuĝi antaŭ la vetero !
- Jen tio kio kaŭzos al ni ekstreme bedaŭrindajn malfruojn ! diris Godfredo.
- Tre bedaŭrindajn, fakte, respondis la kapitano Turkoto; sed tuj kiam tagiĝos, se la maro iom malfortiĝas, mi profitos por reakiri mian kurson