- Jes, sinjoro Godfredo, respondis la vickapitano, ni troviĝas nun en kvieta akvo.
- Kaj la Revo revojiris laŭ bona kurso !
- Ankoraŭ ne !
- Ankoraŭ ne ! Kaj kial ?
- Ĉar ĝi estis evidente elpelita en la nordorienton dum tiu ĉi lasta ŝtormego, kaj necesas ke ni ĝuste prenas ĝiajn birojn. Sed jen brila suno, perfekte klara horizonto. Je tagmezo, mezurante la altecon, ni ricevos bonan observon, kaj la kapitano donos al ni la kurson.
- Kie do estas la kapitano ? demandis Godfredo.
- Li forlasis la ŝipon.
- Forlasis la ŝipon ?
- Jes !… Niaj vaĉanoj kredis ekvidi, pro marblankeco, kelkajn subrifojn en la oriento, subrifojn kiuj ne aperas sur la mapoj de la ŝipo. La vaporŝalupo estis do ekipita, kaj sekvita de la ŝipanara estro kaj de tri matrosoj, la kapitano Turkoto iris esplorrigardi.
- Ekde longtempe ?
- Ekde proksimume unu horo kaj duono !
- Ha ! diris Godfredo, mi bedaŭras ne esti avertita. Mi havintus grandan plezuron akompani lin.
- Vi dormis, sinjoro Godfredo, respondis la vickapitano, kaj la kapitano ne volis veki vin.
- Mi bedaŭras; sed, diru al mi, al kiu direkto la ŝalupo rapidis ?
- Tien, respondis la adjunkto, rekte trans la triborda davito… al nordoriento.
- Kaj per lorno ĉu ni ne kapablas vidi ĝin ?
- Ne ! Ĝi estas ankoraŭ tro for.
- Sed ĝi ne povas malfrui reeniri ?
- Ĝi ne povas malfrui, respondis la vickapitano, ĉar la kapitano volegas preni siajn birojn si mem, kaj necesas por tio ke li reen estos surŝipe antaŭ tagmezo !
Post tiu respondo, Godfredo iris sidiĝis ĉe la fino de la prukastelo; post esti alportigita al si sian maran lornon. Li volis elatendi la revenon de