la ŝalupo. Koncerne tiun skoltadon kiun la kapitano Turkoto estis faranta, ĝi ne povis surprizi lin. Fakte estis nature ke la Revo ne riskos sin sur marparto kie la subrifoj estis rimarkataj.
Du horoj pasis. Estis nur ĉirkaŭ la deka kaj duono ke maldika fumo, subtila kiel streko, komencis deŝiriĝi super la horizonto.
Evidente estis la vaporŝalupo kiu, la skoltadon elfaritan, revenis al la ŝipon.
Godfredo volonte sekvis ĝin en la vidkampo de sia lorno. Li vidis ĝin iom post iom desegniĝi per pli netaj linioj, grandiĝi sur la mara surfaco, aperigi pli klare sian fumon, al kiu miksiĝis kelkaj vaporaj volutoj sur la hela fono de la horizonto. Estis bonega barko, kun alta rapido, kaj ĉar ĝi plenpreme funkciis, ĝi estis baldaŭ nudokule videbla. Ĉirkaŭ la dekunua, ni videtis antaŭe la blankan "pruondon" kiun sia steveno okazigis, malantaŭe la longan ŝaŭman disondon kiu vastiĝis kiel kometovosto.
Je kvarono post la dekunua, la kapitano Turkoto albordiĝis kaj saltis sur la ferdekon de la Revo.
- Nu, kapitano, kian novaĵon vi alportas ? demandis Godfredo kiu venis manpremi lin.
- Ha ! Saluton, sinjoro Godfredo.
- Kaj pri tiuj subrifoj ?…
- Nura ŝajno ! respondis la kapitano Turkoto. Ni vidis nenion suspektinda. Niaj knaboj eraris. Tial miaflanke tio tre surprizis min !
- Ek do ? diris Godfredo.
- Jes, ni baldaŭ revojiros; sed antaŭe necesas ke mi prenas niajn birojn.
- Ĉu vi ordonu enŝipigi la ŝalupon ? demandis la vickapitano.
- Ne, respondis la kapitano, ĝi povos ankoraŭ helpi nin. Metu ĝin posttrene !
La ordonoj de la kapitano ekestis plenumitaj, kaj la vaporŝalupo kiu estis lasita startpreta, sin lokis malantaŭe de la Revo.
Tri kvaronhorojn poste, la kapitano Turkoto, sian sekstanton enmane, mezuris la altecon de la suno, kaj la biroj estis determinataj, li donis la irotan vojon.