Tio farita, post esti lastfoje ekrigardinta al la horizonto, li alvokis sian adjunkton; kaj li kuntiris lin en sian kajuton kie ambaŭ restis en sufiĉe longa kunsido.
La tago estis belega. La Revo povis rapide veturi, sen la helpo de siaj veloj kiujn necesis ferli. La vento estis tre malforta, kaj kun la rapido transdonita de la maŝino, ĝi ne havintus sufiĉan forton por ŝveli ilin.
Godfredo ĝojegis. Tiu navigado sur bela maro, sub bela suno, ĉu estas io pli revigliga, io kio donas pli da impeto al pensado, pli da kontentiĝo al la animo ? Kaj tamen, estas apenaŭ se, kun tiuj favoraj cirkonstancoj, la instruisto TOrteto sukcesis iom revigliĝi. Se la marstato ne plu inspiris al li tujajn maltrankvilojn, sia fizika ekzisto sukcesis apenaŭ reagi. Li provis manĝi, sed sen gusto nek apetito. Godfredo volis fari al li formeti tiun savzonon kiu stringis al li la bruston; li energie rifuzis tion. Ĉu tiu ĉi kunaĵo el fero kaj ligno kiun ni nomas ŝipon ne riskis ekrompiĝi de iu momento al alia ?
Vesperiĝis. Dikaj vaporoj postrestis, sen malsupreniri ĝis la marnivelo. La nokto baldaŭ estos multe pli malhela ol tio kion la bela taga vetero faris prognozi.
Entute, estis neniu timenda danĝero en tiuj ĉi ĉirkaŭaĵoj, kiujn la kapitano Turkoto ĵus prenis ekzakte la birojn sur siaj mapoj; sed ŝipkolizioj ĉiam eblas, kaj ni devas timi ilin dum nebulaj noktoj.
Tial, la signallampoj de la ŝipo estis zorge pretigitaj, iom post la sunsubiro; la blanka lumo estis hisita en la fronto de la antaŭmasto kaj la poziciaj lumoj, verda dekstre, ruĝa maldekstre, ekbrilis sur la stajoj. Se la Revo estis koliziita, almenaŭ ne estos pro sia malpraveco – tio kio estas nur nesufiĉa konsolo. Sinki, eĉ kiam ni estas laŭregula, estas ĉiam sinki. Kaj se iu surŝipe devis fari tiun ĉi rimarkon, certe, estis la instruisto TOrteto.
Tamen la digna ulo, ĉiam ruliĝanta, ĉiam tanganta, estis reokupinta sian kajuton, Godfredo la sian, unu kun certeco, la alia kun nur la espero, bone tranokti, ĉar la Revo apenaŭ svingiĝis sur la longaj ondegoj.
La kapitano Turkoto, post esti transdoninta la vaĉon al la adjunkto, ankaŭ reeniris sub la pobferdeko, por preni kelkajn ripozajn horojn. Ĉio estis