funkcianta. La vaporŝipo povis navigi en perfekta sekureco, ĉar ne ŝajnis ke la brumo devis densiĝi.
Post dudek minutoj, Godfredo dormis, kaj la sendormeco de TOrteto, kiu laŭkutime enlitiĝis tute vestita, montriĝis ankoraŭ nur per distancaj suspiroj.
Subite - devis esti la unua matene - Godfredo ekestis vekata de teruraj kriegoj.
Li saltis el sia litkadro, surmetis en sekundo, sian pantalonon, sian jakon kaj piedvestis sin per siaj marbotoj.
Preskaŭ tuj, tiuj timigaj krioj aŭdiĝis sur la ferdeko : "Ni dronas ! Ni dronas !"
Rapidege, Godfredo estis el sia kajuto kaj ĵetis sin en la manĝoĉambron. Tie, li koliziis kun senforma maso kiun li ne rekonis. Devis esti la instruisto TOrteto.
La tuta ŝipanaro estis sur la ferdeko, kuranta meze de ordonoj kiujn donis la vickapitano kaj la kapitano.
- Iu kolizio ? demandis Godfredo.
- Mi ne scias… Mi ne scias… en tiu ĉi malbenita brumo… respondis la adjunkto, sed ni sinkas !
- Ni dronas ? rediris Godfredo.
Kaj, fakte, la Revo, kiu verŝajne ektuŝegis rifon, estis videble enprofundiĝanta. La akvo preskaŭ alvenis al ferdeka nivelo. Nenia dubo ke la fajroj de la maŝino jam dronis en la profundecoj de la kaldronejo.
- Al la maro ! Al la maro ! sinjoro Godfredo, ekkriis la kapitano. Ne estas momento por perdi ! La ŝipo sinkas okulmezure ! Ĝi kuntiros vin en sian akvokirlon !…
- Kaj Torteto ?
- Mi ekzorgas pri li !… Ni estas nur je duon-kablo de la marbordo !…
- Sed vi ?…
- Mia devo devigas min esti la lasta surŝipe, kaj mi restas ! diris la kapitano. Sed fuĝu !… Forfuĝu !
Godfredo ankoraŭ hezitis ĵeti sin al maro, tamen la akvo jam atingis la pavezan nivelon de la Revo.