estis ankoraŭ tie ! Estis eĉ la kapitano kiu ĵetis lin en la maron ĝuste kiam la ferdeko de la Revo estis malaperonta.
Sed la aliaj, kaj la kompatinda TOrteto, kaj la malfeliĉa ĉino, eble surprizita de la englutado, unu en la pobferdeko, la alia en la profundoj de la holdo, kion ili fariĝis ? El ĉiuj kiujn portis la Revo, ĉu li estus do sole savita ? Kaj tamen la ŝalupo estis posttrenita de la vaporŝipo ! Ĉu kelke da maristoj, pasaĝeroj kaj matrosoj ne povis trovis tien rifuĝon, sufiĉe frue por forfuĝi la ŝipperean lokon ? Jes ! Sed ĉu ne estis plivole timenda ke la ŝalupo estus kuntrenita kun la ŝipo kaj estus nun en la profundo, sub kelkaj dudekoj de klaftoj da akvo ?
Godfredo tiam diris al si ke, en tiu senluma nokto, se li ne povis vidi, li almenaŭ povis aŭdigi sin. Nenio malhelpis lin voki, hoji meze de tiu ĉi profunda silento. Eble la voĉo de unu el liaj kunuloj respondus al lia.
Li do alvokis plurfoje, ĵetante longdaŭran krion kiu devis aŭdiĝi en relative larĝa zono.
Ne unu krio respondis al lia.
Li plurfoje ripetis, turnante sin sinsekve al ĉiuj punktoj de la horizonto.
Absoluta silento.
"Sola ! Sola !" li flustris.
Ne nur neniu voko respondis al lia, sed neniu eĥo resonis al li lian voĉsonon. Nu, se ili estus proksime de klifo, ne for de aro da rokoj, tiel kiel plej ofte prezentas la marbordaj regionoj, li estis certa ke siaj krioj resenditaj de la obstaklo, revenintus al li. Do, aŭ oriente de la rifo kuŝiĝis malalta marbordo, netaŭga por produkti eĥon, aŭ, tio kio estas pli verŝajna, neniu terpeco etendiĝis en la najbareco. La sembedo da ŝeroj; sur kiu la ŝiprompulo trovis rifuĝon, estis izolita.
Tri horoj forfluis en tiuj antaŭtimegoj. Godfredo, glaciiĝinta, iranta kaj reiranta sur la supro de la mallarĝa rokaĵo, penis por reagi kontraŭ la malvarmo. Fine kelkaj blanketaj eklumetoj tinkturis la nubojn de la zenito. Estis la rebrilo de la unuaj kolorigoj de la horizonto.
Godfredo, turninta al tiu flanko - la sola al kiu povis esti tero - strebis por vidi ĉu nenia klifo konturiĝus en la ombro.