marbirdoj, mevoj aŭ laroj, flirtis rande de la rokoj, solaj vivuloj de tiu soleco.
Godfredo tiel piediris dum kvaronhoro. Fine, li estis kuronta al la deklivo de la plej alta de tiuj ĉi dunoj semitaj de junkoj kaj veproj, kiam li abrupte haltis.
Iu senforma objekto, eksterordinare ŝvelinta, io kiel la kadavro de marmonstro, tien ĵetita sendube de la lasta ŝtormo, kuŝis je kvindek paŝoj de li ĉe la rando de la ŝero. Godfredo hastis kuri al tiu direkto.
Laŭmezure kiel li proksimiĝis, lia koro ekbatis pli rapide. Vere, en tiu sursabliĝinta besto, ŝajnis al li rekoni homan formon !
Godfredo ne estis je dek paŝoj de ĝi, ke li haltis, kvazaŭ li estis ŝtonigita sur la grundo, kaj ekkriis : "Torteto !"
Estis la instruisto de dancado kaj sinteno. Godfredo kuregis al sia kunulo, al kiu eble restis ankoraŭ kelka spiro !
Post momento li konstatis ke estis la savzono kiu kaŭzis ĉi tiun ŝvelon kaj aspektigis la malbonsortan instruiston kiel marmonstro. Sed, kvankam TOrteto estis sen movado, eble li ne estis mortinta ! Eble tiu ĉi naĝa aparato gardis lin super la akvoj dum la ondiĝoj de la surfo pelis lin al la marbordo !
Godfredo eklaboris. Li genuiĝis apud TOrteto, liberigis lin de lia zono, frotadis lin per vigla mano, fine kaptis apenaŭan spiron sur liaj duone malfermitaj lipoj !… Li metis la manon sur lia koro !… La koro ankoraŭ batetadis.
Godfredo alvokis lin.
TOrteto movetis la kapon, poste li aŭdigis raŭkan sonon sekvita de nekoheraj paroloj.
Godfredo skuegis lin.
TOrteto tiam malfermis la okulojn, pasigis sian maldekstran manon sur sian frunton, levis sian dekstran manon kaj certiĝis ĉu sia altvalora poŝviolono kaj ĝia arĉo kiujn li forte tenis, ne forlasis lin.
"Torteto ! Mia kara Torteto !" ekkriis Godfredo, milde levetante lian kapon.