"Formetu vian savzonon", li diris. "Ĉi tiu aparato sufokas vin kaj malhelpas viajn movadojn !"
- Ĉu vi pensas ke mi povas fari tion sen domaĝo ? demandis TOrteto.
- Sen domaĝo, respondis Godfredo. Nun ordometu vian poŝviolonon kaj ni iru al la esplorado.
- Ni iru, respondis la instruisto; sed bonvolu Godfredo, ni haltos ĉe la unua trinkejo. Mi malsategas, kaj dekduo da sandviĉoj surverŝita de kelkaj glasoj da portovino, igus min denove tute servokapabla !
- Jes ! Ĉe la unua trinkejo !… respondis Godfredo, balancante la kapon, kaj eĉ ĉe la lasta… se la unua ne taŭgus al ni !
- Poste, reparolis TOrteto, ni demandos al kelka pasanto kie troviĝas la telegrafa oficejo, por tuj sendi depeŝon al via onklo Kolderupo. Mi imagas ke tiu bonega homo ne rifuzos sendi al ni la bezonan monon por reveni al la hotelo de la strato Montgomerio, ĉar mi ne havas cendon sur mi !
- Estas konsentita, al la unua telegrafejo, respondis Godfredo, aŭ, se tio ne ekzistas en tiu ĉi lando, al la unua poŝtoficejo. Ek TOrteto !"
La instruisto, deĵetante sian naĝan aparaton, surmetis ĝin ĉirkaŭ li kvazaŭ ĉaskorno, kaj jen ambaŭ direktiĝantaj al la rando de la dunoj kiuj staris flanke de la marbordo. Tio kio interesis pli aparte Godfredo, al kiu la renkontiĝo kun TOrteto redonis kelkan esperon, estis esplori ĉu ili solaj postvivis la ŝiprompon de la Revo.
Kvaronhoron post esti forlasintaj la ŝerosojlon, niaj du esploristoj grimpis dunon de sesdek ĝis okdek futoj altan kaj alvenis al ĝia kresto. De tie, ili superstaris la marbordon sur granda areo, kaj iliaj rigardoj priekzamenis tiun ĉi horizonton de la oriento kiun la malebenaĵoj de la marbordo kaŝis ĝis nun.
Je distanco de du aŭ tri mejloj laŭ tiu direkto, dua linio de montetoj formis la foraĵon, kaj transe, lasis vidi nenion pri la horizonto.
Norden, ŝajnis ja ke la marbordo pintoforme mallarĝiĝis, sed se ĝi kuniĝis kun ia kabo ĵetita malantaŭen, ni ne povis tiam aserti tion.