Suden, kreko kavigis sufiĉe profunde la marbordon, kaj almenaŭ ĉi tiuflanke, sajnis ke la oceano desegniĝis ĝis nevidebleco. Tial mia konkludo ke tiu ĉi tereno de la Pacifiko devis esti duoninsulo; tiukaze la istmo kiu kunligis ĝin kun ajna kontinento, necesis serĉi ĝin al la nordo aŭ nordoriento.
Ĉiaokaze, tiu regiono, tute ne senakva, malaperis sub agrabla tavolo el verdaĵo, longaj herbejoj kie serpentumis kelkaj klaraj riveretoj, altaj kaj densaj arbaroj kies la arboj etaĝiĝis ĝis sur la foraĵo de montetoj. Estis ĉarma aspekto.
Sed pri domoj formantaj loĝlokon, vilaĝon aŭ domaron, ne iu videbla ! Pri konstruaĵoj kuniĝitaj kaj aranĝitaj por ekspluato de agrokultura establo, farmbieno, ne la ŝajno ! Pri fumo leviĝanta en la aero kaj rivelanta ian loĝejon subkaŝita inter la arboj, neniu ellaso ! Nek sonorilturo en la arba konfuzaĵo, nek muelilo sur ia izolita altaĵo. Ne eĉ, manke de domoj, kabano, pajlobudo, budo, vigvamo ? Ne ! Nenio. Se estuloj loĝis en ĉi tiu nekonata tereno, tio povis nur esti sube, ne supre, kiel trogloditoj. Cetere neniu trabatita vojo, ne eĉ vojeto, ne eĉ pado. ŝajnis ke la homa piedo neniam surpaŝis nek ŝtoneton de tiu strando, nek herbero el tiuj herbejoj. - Mi ne ekvidas la urbon, observigis TOrteto kiu tamen leviĝis sur la piedpintoj.
- Tio verŝajne estas pro tio ke ĝi ne ekzistas en tiu parto de la provinco ! Godfredo respondis.
- Sed vilaĝo ?…
- Ne plie !
- Kie ni estas ?
- Tion, mi ne scias.
- Kiel ! Vi nenion scias pri tio !… Sed Godfredo, ni ne povas prokrasti scii tion ?
- Kiu povas diri tion !
- Kion ni baldaŭ fariĝos tiam ? ekkriis TOrteto rondigante siajn brakojn kiujn li levis al la ĉielo.
- Robinsonoj eble !
Kun tiu ĉi respondo, la instruisto faris eksalton tian kian neniu klaŭno eble faris antaŭ li.