Kelkdek da ovoj de berniklo estis ankaŭ trovitaj en la altaj rokoj kiuj fermis la golfeto ĉe sia norda parto. Tie estintus sufiĉe por satigi pli multnombrajn kunmanĝantojn. La malsato urĝanta, Godfredo kaj TOrteto apenaŭ pensis montri sin tro postulemaj pri tiu ĉi unua manĝo.
- Kaj fajron ? diris tiu ĉi.
- Jes… fajron !!… respondis tiu alia.
Estis la plej grava el demandoj, kaj ĝi instigis la du ŝippereulojn inventari iliajn poŝojn.
Tiuj de la instruisto estis malplenaj aŭ preskaŭ. Ili enhavis nur kelkajn rezervajn kordojn por lia poŝviolono, kaj pecon de kolofono por lia arĉo. Kiamaniere, mi demandas al vi, akiri fajron per tio ?
Godfredo ne estis multe pli bone ekipita. Tamen, estis ĝojege ke li retrovis en sia poŝo bonegan tranĉilon kiun ĝia leda ingo detenis de kontakto de la maro. Tiu ĉi poŝtranĉilo kun klingo, borilo, serpo, segilo, estis utilega instrumento en la cirkonstanco. Sed krom tiu ilo Godfredo kaj sia kompano havis nur siajn du manojn. Kvankam la manoj de la instruisto ĉiam lertiĝis nur por ludi poŝviolonon aŭ por fari graciojn. Godfredo do pensis ke necesus fidi nur al siaj.
Tamen li projektis uzi tiujn de TOrteto por okazigi fajron per du lignopecoj rapide frotitaj unu kontraŭ la alia. Kelkaj ovoj, malmoligitaj en la cindro, estintus vere ŝatita ĉe la dua tagmanĝo de tagmezo.
Do dum Godfredo klopodis priŝteli la nestojn, malgraŭ la proprietuloj kiuj provis defendi sian naskotaron en ŝelo, la instruisto iris kolekti kelkajn pecojn da ligno de kiuj la grundo estis kovrita piede de dunoj. Tiu bruligaĵo estis alportita malsupre de roko ŝirmata de la marvento. TOrteto tiam elektis du tre sekajn fragmentojn, kun la intenco iom post iom eligi el ili la varmon per vigla kaj senhalta frotado.
Tio kion komune faras simplaj polineziaj sovaĝuloj, kial la instuisto kiu, laŭ sia opinio, estis multe pli supera ol ili, ne sukcesus mem fari tion ?
Do jen li frotanta, frotadanta, ĝis kaputigi la muskolojn de la brako kaj antaŭbrako. Li metis ene ian furiozon, la mizerulo ! Sed