la tradicio estis rompita. Vane ili ambaŭ traserĉis la rokan randon ĉe la norda parto de la golfeto. Neniu kaverno, neniu groto, ne eĉ unu sola truo kiu povus servi kiel rifuĝejon. Necesis rezigni. Tial Godfredo decidis iri esplorrigardi la unuajn arbojn de la malantaŭaĵo, preter tiu sabla rando.
TOrteto kaj li supreniris do la deklivaĵon de la unua linio de dunoj, kaj ili eniĝis tra la verdiĝantaj herbejoj kiujn ili videtis antaŭ kelkaj horoj.
Cirkonstanco samtempe stranga kaj bonŝanca, la aliaj postvivantoj de la ŝiprompo propravole sekvis ilin. Evidente, kokoj, kokinojn, ŝafoj, kaprinoj, agutioj, instigitaj de sia instinkto, volis akompani ilin. Sendube ili sentis sin tro solaj sur tiu strando kiu ne donis al ili sufiĉajn vivrimedojn nek el herboj nek el vermetoj.
Tri kvaronhorojn pli poste, Godfredo kaj TOrteto - ili apenaŭ babilis dum tiu esplorado – alvenis al la rando de la arboj. Neniu postsigno de loĝejoj aŭ de loĝantoj. Kompleta soleco. Oni povis eĉ demandi al si ĉu tiu ĉi parto de la regiono neniam ricevis la premsignon de la homa piedo !
En tiu ĉi loko, kelkaj belaj arboj kreskis en izolitaj grupoj, kaj aliaj, pli densigitaj je kvaronmejlo malantaŭe, formis veran arbaron de diversaj specioj.
Godfredo serĉis kelkan malnovan trunkon, elkavigita de jaroj, kiu povis havigi rifuĝon inter ĝiaj flankoj; sed siaj esploroj estis vanaj, kvankam li daŭrigis ilin ĝis la noktiĝo.
Malsato tiam vigle spronis ilin, kaj ambaŭ devis kontentiĝi per konkuloj kiujn ili antaŭe abunde rikoltis sur la strando. Poste, elĉerpita de laceco, ili kuŝiĝis piede de arbo kaj ekdormis, kiel oni diras, je la graco de Dio.