Tio estus por ekzameni tuj de la morgaŭo.
Suden, la aspekto de la insulo estis iom malsama. Arbaroj kaj herbejoj pli rapide cedis lokon al flava tapiŝo de la strandoj, kaj kelkloke, la marbordo restariĝis laŭ pitoreskaj rokoj.
Sed kiu estis la surprizo de Godfredo kiam li kredis ekvidi maldikan fumon kiu leviĝis en la aero transe de tiu ĉi roka baro.
"Ĉu do ekzistas tien kelkaj el niaj kunvojaĝantoj ! li ekkriis. Sed ne, tio ne eblas ! Kial ili estus malproksimiĝintaj de la golfeto ekde hieraŭ, kaj ĝis pluraj mejloj de la ŝero ? Ĉu do estus fiŝista vilaĝo aŭ la kampadejo de indiĝena tribo ?"
Godfredo observis kun la plej ekstrema atento. ĉu ja estis fumo, tiu maldika vaporo kiun la brizo milde peletis okcidenten ? Ni povus erari. Ĉiuokaze, ĝi ne malfruis disperdiĝi : kelkajn minutojn poste, oni jam povis vidi nenion.
Estis elrevigita espero.
Godfredo lastfoje rigardis al tiu direkto; poste, vidante nenion pli, li lasis sin gliti laŭlonge de la deklivaĵo, malsupreniris la deklivojn de la monteto kaj denove enŝoviĝis sub la arbojn.
Iun horon pli poste, li estis trairinta la tutan arbaron kaj troviĝis ĉe la rando.
Tie TOrteto atendis, meze de sia grego kun du kaj kvar kruroj. Kaj al kiu okupo fordonis sin la senceda instruisto ? Al la sama, ĉiam. Peco de ligno en la dekstra mano, alia en la maldekstra mano, li ankoraŭ penegis volante flamigi ilin. Li frotis, li frotadis kun konstanteco inda je pli bona sorto.
- Nu, li demandis tuj kiam li ekvidis Godfredon, kaj la telegrafa oficejo ?
- Ĝi ne estis malfermita ! respondis Godfredo, kiu ne ankoraŭ kuraĝis diri ion pri la situacio.
- Kaj la poŝtoficejo ?
- Ĝi estis fermita ! Sed ni tagmanĝu !… Mi malsategas !… Ni babilos poste.
Kaj tiun matenon, Godfredo kaj sia kompano ankoraŭ devis kontentiĝi per tiu ĉi tro malgrasa manĝo de krudaj ovoj kaj de konkuloj !
"Tre sana dieto !" ripetis Godfredo al TOrteto, kiu apenaŭ samopiniis kaj manĝis nur kontraŭvole.