Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/98

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
XI
En kiu la temo de la estas solvita tiom kiom tio povas esti.

La tago jam grandparte pasis. Do Godfredo decidis prokrasti ĝis la morgaŭo la taskon ekplenumi novan instaladon. Sed pri la urĝaj demandoj kiujn metis al li la instruisto pri la rezultoj de lia esplorado, li finfine respondis ke ĝi estis insulo - la insulo Fina - sur kiu ili estis ambaŭ ĵetitaj, kaj ke necesus pripensi la rimedojn por vivi tie, antaŭ konsideri la rimedojn por forlasi ĝin.

- Insulo, ekkriis TOrteto.

- Jes… estas insulo !

- Kiun la maro ĉirkaŭas ?…

- Kompreneble.

- Sed kiu ĝi estas ?

- Mi diris al vi, la insulo Fina, kaj vi komprenos kial mi volis doni al ĝi tiun nomon !

- Ne… Mi ne komprenas tion, respondis TOrteto, grimacante, kaj mi ne vidas la similecon ! Fraŭlino Fina estas ĉirkaŭita per tero, ŝi !

Post tiu ĉi melankolia pripenso, ni pretiĝis por tranokti kiel eble malplej malbone. Godfredo reiris al la ŝero fari novan provizadon per ovoj kaj moluskoj, kies necesis ja kontentiĝi; poste la laceco helpanta, li ne malfruis endormiĝis piede de arbo, dum TOrteto kies la mondkoncepto ne povis akcepti tian situacion, sin fordonis al plej maldolĉaj pensadoj.

La morgaŭon, la 28an de junio, ambaŭ estis ellitiĝintaj antaŭ ol la virkoko estis interrompanta sian dormon.

Kaj unue, iu sengrasa matenmanĝo - la sama kiel la antaŭtago. Tamen