Paĝo:Vienano - Esperanto per Esperanto, 1932.pdf/11

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
V

Do mi konsideris la sorbopovon de la lernanto en ĉiu rakonto, prilaborante ĝin tiel, ke li ne trovu tro grandan nombron da novaj por li vortoj kaj formoj gramatikaj. Tial estas la stilo de unuaj rakontoj sufiĉe primitiva. sed ĝi disvolviĝas laŭgrade kune kun ia pliriĉiĝo de la vorttrezoro kaj gramatikaj scioj de la lernanto. Tiele prezentas la rakonto nenian malfacilaĵon al la lernanto, kiu estis ekkoninta ĉiujn vortojn de la rakonto el speciala konversacio ĝin antaŭanta kaj prilaborita laŭ senpera instrumaniero.

La rakonto havigos konvenan materialon por lingvaj ekzercoj kaj helpos al la lernanto laŭgradan disvolvon de la kapablo esprimi sin per Esperanto. La rakonto eĉ la plej primitiva estas multe pli taŭga ol la apartaj frazoj senigitaj je interna interligilo koncerne ilian sencon. La lernanto havas en tiaj frazoj sole la eblecon lerni vortojn senĉese kaj respondi je demandoj, sed mankas al li materialo por esprimi ion enhavantan en si pensajn erojn kunligitajn en unu tuton.

Kiu ĉeestas unu el tiaj komencaj lecionoj, kiam la lernanto rakontas kaj skribas la lingve facilegajn rakontojn, povas ekhavi la impreson, ke li vidas antaŭ si jam longe lernintojn, se li ne estas sufiĉe kompetenta pri la malriĉa vorttrezoro kaj gramatikaj scioj de la kursanoj. La lernanton mem kuraĝigas la fakto, ke li jam rakontas esperantlingve kaj li daŭrigas la lernadon kun plia kontenteco kaj energio.

Klarigante la vortojn sole per Esperanto, penadu la instruisto uzi sole tiujn vortojn, kiujn la lernanto jam estis lerninta. La stilo estos eble tiam ne-