Paĝo:Vienano - Esperanto per Esperanto, 1932.pdf/12

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
VI

perfekta, sed se ĝi sufiĉos por komprenigi la signifon de koncerna vorto, la celo estos atingita.

Per rekta metodo estas iufoje iom malfacile ekkapti la sencon de l’vorto kaj oni devas tiucele streĉi iutempe ĉiujn spiritajn fortojn (la ofteco de tiu ĉi okazo dependas de la instruisto kaj lernanto), sed la utilo kaj la interesigo rekompencas ĉiujn penadojn, evitante tiamaniere la sistemon de mekanika tradukado. La vortoj de la antaŭaj lecionoj estas ĉiam en uzo kaj ili ne fariĝas morta kaj senutila perlaborajo. Aŭdante nur Esperanton ĉirkaŭ si, alkutimiĝos la lernanto esprimi sin ne trudukante el la nacia lingvo sed uzante senperan fluan Esperanton

Kiel mi jam supre menciis troviĝas antaŭ ĉiu rakonto konversacio, el kiu estas komprenigataj laŭ senpera metodo tiuj vortoj, kiuj estos en la rakonto. Por ne troampleksigi la libron estis preterlasitaj multloke tiaj klarigoj de vortoj, sed la instruisto apliku ĉie la saman metodon. La demandoj en tiuj ĉi konversacioj ne estas direktataj al la lernanto. La instruisto mem respondas je ili kaj tiamaniere la senco de l’nova vorto estos per si mem kemprenebla kiel konkludo el konvenaj cirkonstancoj. La instruisto povas ankaŭ disvolvi la konversacion laŭ sia bontrovo kaj pedagogiaj kapabloj. Mi intencis nur prezenti la metodon.

Prezenti nekonitajn antaŭe formojn gramatikajn en rakonto ne estas konsilinde. La lernanto devas logike analizi ĉiujn formojn gramatikajn kaj tiel alkutimiĝi al regula uzado de ili. Li tamen lernu la gramatikon laŭ indukta metodo, ne per solaj reguloj, kvankam tiel facilaj kaj logikaj en Esperanto, Poste