Paĝo:Vienano - Esperanto per Esperanto, 1932.pdf/13

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
VII

kiam la lernanto progresos en la Jingvo, li mem formulos la gramatikajn regulojn.

En la fino de la libro trovigas esperantaj proverboj. El la „Esperanta Proverbaro” de Dr. Zamenhof mi elektis la plej facilajn kaj la instruisto klarigu dum ĉiu leciono kelkajn el ili, la plej taŭgajn por la lernantoj el lingva vidpunkto. Ankaŭ la proverbojn oni klopodu klarigi sole per Esperanto. Rokomendinde estas lerni ilin parkere.

La plimulton da sufiksoj kaj prefiksoj oni trovos en la lecionoj laŭgrade arangitaj kaj kompreneblaj el la teksto eĉ sen specialaj reguloj (metodo indukta). La instruisto povas ankaŭ ĉi tie laŭbezone aldoni frazojn por kompletigi la klarigindaĵojn.

La finiĝoj gramatikaj estas presitaj pliparte diklitere, afiksoj ĉiuspecaj — kursive kaj, kie ili estas presitaj per ordinaraj literoj, la lernanto disdividu la vorton je ĝia radiko kaj afikso; krome li formu mem laŭpove pere de la ellernitaj vortoj kunmetajojn sufiksajn kaj prefiksajn.

Por ke ĉiuj novaj por ia lernanto vortoj estu bone enmemorigitaj, ili estas prezentataj per dikaj literoj en la fino de ĉiu leciono. Rekomendinde estas skribi konvenajn frazojn, en kiuj trovigos tiuj novaj vortoj.

L. V.
Varsovio, februaro 1932.