Paĝo:Vienano - Esperanto per Esperanto, 1932.pdf/25

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ankaŭ poloj. En Polio estas multaj poloj kaj malmultaj germanoj. En Germanio estas multaj germanoj kaj malmultaj poloj. Jen estas polo. Jen estas polino. Jen estas germano. Jen estas germanino. Jen estas franco. Jen estas francino. Jen estas judo (hebreo). Jen estas judino. Jen estas japono. Jen estas japonino.

Kie? tie, ci-tie, en, ĉambro, benko, faras, viro, infano, knabo, ankoraŭ.

-n


VI.

Jen estas mano. Kion faras la homo per la mano ? La homo prenas per la mano. La homo prenas la kreton per la mano. Per kio prenas la homo la libron ? La homo prenas la libron ankaŭ per la mano. La homo prenas la kreton per la mano kaj skribas sur la tabulo.

La homo skribas sur la tabulo rapide. La homo skribas sur la tabulo malrapide. La homo iras sur la planko. La homo iras rapide sur la planko. La homo iras malrapide sur la planko.

Jen estas bela libro. Jen estas malbela libro. Jen estas bela krajono. Jen estas malbela krajono. La homo skribas malrapide kaj bele. La homo skribas rapide kaj malbele. Tiu-ĉi libro estas bela, tiu-ĉi libro estas mal-