Ĉi-tie li ne havis laboron — li estis senlaborulo — kaj li forveturis tien — Amerikon (= al Ameriko).
La infano ploras kaj diras: „Panjo, sukeraĵon!” Sed la patrino ne donas al la infano sukeraĵon. Ŝi rakontas fabelon:
„Foje estis homo, kiu manĝis multe da sakeraĵoj. Li malsaniĝis kaj kuŝiĝis en la liton. Multajn tagojn kuŝis la homo en sia lito kaj li mortis”
La infano aŭskultas kaj diras: „Jes, jes, panjo, malbonaj estas la sukeraĵoj.”
La infano fermas la okulojn kaj efedormas. Poste ĝi vekiĝas kaj diras kun ploro:
„Panjo, panjo, mi estas malsata. Mi volas Panon.”
Sed la patrino ne donas al ŝia infano panon, ŝi rakontas fabeleton: „Foje estis bovido, kiu staris sub la lito, ĝi foriris Amerikon. Poste revenis la bovido kaj donis al la infano panon”.
La infano aŭskultas la fabeleton, fermas la okulojn kaj ekdormas refoje. En la dormo ĝi vidas grandan tablon kaj sur ĝi multe, multe da pano. Al la infano estas bone. Ĝi ne ploras plu. Ĝi ridas. Ĝi dormas kaj ridas.
piedo, veturas, tramo, sata. ploras, ridas, larmo, volas, aŭskultas, aŭdas, lakto, bovo, laboro, lumas, plafono, kato.