Numeraloj:
unu (1), du (2), tri (3), kvar (4),
kvin (5), ses (6), sep (7), ok (8), naŭ (9), dek (10),
dekunu (11), dekdu (12), dektri (13)... dudek (20),
dudek unu (21), dudek du (22)..; tridek (30), kvardek (40)... cent (100), ducent (200), mil (1000),
miliono (1.000.000).
Mi kalkulas = mi diras: unu, du, tri... — kuras = iras rapide.
La kato, la bovino estas bestoj;[1] la azeno estas
ankaŭ besto, ĝi havas longajn orelojn. — Kiam la
homo sidas sur la besto kaj veturas, oni diras, ke
li rajdas.
La homo metis en la poŝon monon kaj eliris
eksteren. Kiam li revenis hejmen, li vidis, ke la
mono mankas (ne estas) kaj li diris: "mi perdis
la monon ekstere, la mono perdiĝis."
La vilaĝano Johano iris foje al la urbo. Li aĉetis
tie ses azenojn kaj kondukis ilin (iris kun ili)
hejmen.
Li iras post la azenoj kaj pensas (li ne parolas,
nur pensas): „Mi posedas (= havas) ses azenojn kaj
por kio mi piediras (=iras piede, per piedoj).
Li eksidis sur unu azenon kaj rajdis, la kvin azenoj kuris antaŭ li.
- ↑ Kiam okazos unuafoje nomo de sovaĝa besto, oni diferencigu la komprenaĵojn; "besto" kaj "bruto" .