tofloj, nur la miaj, sed se mi skribus: miajn pantoflojn, vi pensus distrite, ke mi petis pri viaj pantofloj. Tial mi skribas: viajn pantoflojn, por ke legante: viajn pantoflojn, vi komprenu, ke ĝi signifas: miajn pantoflojn, kaj ke vi alsendu miajn pantoflojn, sed ne viajn.
2) El letero de poeto al sia fianĉino.
...Mi sendas al vi samtempe el Romo mian
lastan fotografaĵon. Mi lasis min fotografi apud
Apollo belvedera. Tiu maldekstre staranta estas
Apollo...
En urbo X... en suda Francio, oni multe parolas
pri la hundo de S-o Bigudet. Kiam li faras komision,
multaj personoj sekvas lin por vidi, kiamaniere li
plenumas la aĉetaĵojn, kiujn S-o Bigudet skribas sur
paperfolieto, metota en la korbon.
Pyrham scias, ke li estas inteligenta. Kiam li
eliras, li tenas sin tre rekta, premas forte la tenilon
de l’korbo inter siaj dentoj, kaj, se unu „kunulo” venas
eksciti lin, li metas rapide sian korbon sur la
teron, saltas al la insultemulo, kiun li punas per siaj
akraj dentoj!
Iam lia mastro deziris scii, kion Pyrham farus,
se li portus viandon. S-o Bigudet metis paperfolieton
en la korbon kaj ordonis al li iri al la buĉisto. Lia
mastro sekvis lin de malproksime.
Alveninte al la buĉejo, Pyrham klinis sian kapon
kaj proksimiĝis al la buĉisto, ĝis kiam tiu ĉi
ekvidis la paperfolieton.