Paĝo:Vienano - Esperanto per Esperanto, 1932.pdf/58

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La buĉisto legis la mendon kaj preparis la paketon: unu kolbaso kaj du kotletoj de bovidaĵo. Li envolvis ĉion en paperon, enmetis en la korbon kaj resendis la hundon. S-o Bigudet ĉiam observis.
Komence la hundo korekte paŝadis. Sed tri kunuloj mirigitaj, vidante kamaradon portantan korbon, alkuris kaj provis flari la paketon. Baldaŭ ili minacis kapti ĝin perforte...
Pyrham haltis, metis teren sian korbon, vidigis siajn terurajn dentojn kaj saltis sur tiun, kiu estis la plej proksima. La manĝegulo eklaŭtigis krion de sufero kaj forkuris rapide. La du aliaj ankaŭ saĝe malproksimiĝis!...
La bravulo denove ekmarŝis, sed la malamikoj baldaŭ revenis pli multaj. Malgraŭ tio la bataliono ne kuraĝis tro proksimiĝi, timante ricevi kelkajn mordojn.
Tamen la bando de l’enviemuloj grandiĝis pli kaj pli: ili estis deko. Bravaj pro sia nombro ili proksimiĝis al Pyrham, kiu iĝis malkvieta kaj ĵetis multajn malesperajn rigardojn malantaŭen. Lia fiereco malaperist...
La hundoj ne atendis pli longe kaj sin ĵetis sur Pyrham; sed tiu ĉi, antaŭvidinte tiun atakon, rapide forkuris, ĉiam tenante la korbon!... La kurado estis longa kaj senhalta.
Pyrham baldaŭ sentis, ke li perdas siajn fortojn kaj ke la malamikoj proksimiĝas pli kaj pli. Li pripensis heroan decidon: li faris „superhundan” penon por lasi la „kunulojn” malantaŭe; kaj haltinte subite... li englutis kolbason kaj kotletojn.

Fl. Toulmé