Paĝo:Vienano - Esperanto per Esperanto, 1932.pdf/62

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ili velkos kaj ne ekvidos la sunon. Vespere, en la horo de l‘morto ili diros: jen ni vane malfermis al ĝi niajn kalikojn... ĝi ne venis...
Ni atendu trankvile Ia feliĉon... ĝi estas por la koroj tio sama, kiel la suno por la floroj, kiuj nur unu tagon floras... se ĝi devas veni, ĝi venos.
Ni ne parolu pri la feliĉo, kiun ni deziras, ne ni ne parolu pri ĝi... ĝi estas timema, kiel birdo.

K. P. Tetmajer.


D-ro L. L. Zamenhof.

Ludoviko Lazaro Zamenhof naskigis en la pola urbo Bialystok la 15-an de decembro 1859. Li estis la unua filo de gimnazia instruisto. Jam en sia junaĝo li multe suferis pro la malpaco inter diversnaciaj homoj, ĉar en lia urbo oni parolis kvar lingvojn rusan, polan, germanan kaj judan; kaj li observis, ke la kaŭzo de malkompreno, malestimo kaj malamo estis plej ofte la diverseco de la lingvoj. Tial Zamenhof jam en siaj infanaj jaroj decidis iam liberigi la homojn el tiu ĉi mizero kaj plifeliĉigi ilin, kreante lingvon, kiu povus esti neŭtrala esprimilo por ĉiuj. Jam dum siaj gimnaziaj studoj li komencis ellabori tian lingvon, kaj en 1878 li festis kun kelkaj el siaj kunstudantoj la naskigtagon de la „Lingve universala”, kiu jam iom similis al la nuna Mondlingvo.
Dum kelkaj jaroj li ne povis labori pri sia eltrovaĵo, ĉar la medicina studado postulis ĉiujn fortojn kaj atenton. Sed ankaŭ en tiu ĉi tempo li iam kaj iam tradukis tekston en sian lingvon; kaj rimar-