Paĝo:Vienano - Esperanto per Esperanto, 1932.pdf/64

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

homaro kai ne prenis por ĝi iun ajn rajton aŭ profiton.

Al ĉiuj, kiuj lin konis, li aperis kiel homo sankta. Kaj kiam franca esperantisto post lia morto vizitis lian ĉambron, la maljuna servistino montris portreton de la hebreo Zamenhof, kiun ŝi, la katolikino, estis fiksinta sub sia krucifikso, kaj diris: „Tiu neniam pekis!” — Vere, la aŭtoro de Esperanto estis unu el la plej noblaj homoj, kiuj iam kaj ie vivis en la mondo.

P. Bennemann


SALUTOJ AL LA HEJMO.


Al la hejmo mi sopiras,

Al la kara hejmoland,

Kie dolĉe oni diras,

Kie gaje sonas kant’:


Kara hejmo, nur al vi,

Hejmolando, nur al vi,

Mi en malproksimo revas;

Vin el kor’ salutas mi.


Sankta via verdarbaro,

Via valo kaj la mont’.

Hejmrevido, vi, nektaro

De l’plej pura Dia font’!

Kara hejmo nur al vi...


Sed la sorto ne permesas,

Tra la mondo migru mi!

Al vi, hejmo, mi konfesas

Kun varmega ernoci:

Kara hejmo nur al vi...

Lau Karl Kroner trad. Juul Karnas