Paĝo:Vienano - Esperanto per Esperanto, 1932.pdf/9

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
III
METODA ENKONDUKO.

La sistemon de tiu ĉi libro formas kvar jenaj postuloj pedagogiaj:

1) eblo de instruado laŭ senpera metodo (t. e. ne uzante tradukan ligvon) konformigita al plenkreskuloj sen iuj ajn iloj aŭ specialaj ilustraĵoj helpe de ordinaraj objektoj, kiuj troviĝas en ĉiu preskaŭ ĉambro, tono, simplaj movoj kaj gestoj.

2) por eviti la enuigan sistemon de apartaj frazoj ne interligitaj per iu komuna senco, troviĝas eĉ en la komencaj lecionoj facilegaj rakontoj, kies primitiva stilo respondas precize la gramatikajn kaj vortajn sciojn de la lernanto en koncerna leciono.

3) en ĉiu rakonto troviĝas nur tiaj formoj gramatikaj, kiajn la lernanto jam ekkonis en la antaŭaj lecionoj.

4) la gramatiko estas klarigata laŭ indukta melodo, t. e. el specialaj ĉapitroj gramatikaj la lernanto mem konkludas koncernajn regulojn.

Pri la graveco de la senpera metodo estas superflue atentigi la instruiston. Ĉiu, kiu provas apliki tiun ĉi sistemon, konvinkiĝas pri ĝia efikeco kompare kun la malinteresa kaj senviva traduka metodo.

La problemo estas alia: kiel oni devas efektivigi la rektan metodon, instruante plenkreskulojn. Tiuj ĉi ne interesiĝas, kiel la infanoj, pri diversaj ilustraĵoj kaj aliaj iloj uzataj en la infanlernejoj. Male, kiu aplikis tiajn rimedojn por plenkreskuloj povis percepti la malagrablan impreson, kiun kaŭzas similaj iloj, uzataj dum leciono. Sajnas, ke oni intencas kvazaŭ malantaŭenpuŝi la plenaĝulon sur lia vojo de