Paĝo:Vigny - La Intervidiĝo kaj Nekonita Dialogo, 1924, Meyer.pdf/17

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

interrompita de agrablaj ridoj kaj esprimoj de sindoneco; nenio pli estis aŭdata en la tendo. De tempo al tempo sonis la voĉo de la Kardinalo, diranta: „Tiu kompatinda Reĝino! fine ni ŝin revidos! mi ne esperis tian feliĉon antaŭ ol morti.”

La Reĝo konfide aŭskultis lin kaj ne penis kaŝi sian kontentecon. „Vere, tiun ideon li ricevis de la ĉielo”, li diris; „la bona Kardinalo, kontraŭ kiu oni tiel kolerigis min, pensis nur pri la unuiĝo de mia familio; de post la naskiĝo de la Reĝido, mi ne havis tian ĝojon, kiel en ĉi tiu momento. La Sankta Virgulino videble protektas la regnon.”

En la sama tempo, kapitano de la gvardio eniris kaj mallaŭte parolis al la regnestro.

„Kuriero de Köln?” la Reĝo diris, „li atendu min en mia kabineto!”

Sed baldaŭ poste, ne povante atendi: „Mi iras, mi iras,” kaj li eniris sola en malgrandan kvadratan tendon apud la granda tendo. Oni tie ekvidis junan kurieron, kiu tenis nigran paperujon, kaj la kurtenoj refermiĝis post la Reĝo.

La Kardinalo restis sola mastro de la kortego kaj ricevis ĉiujn adorklinojn; sed oni rimarkis, ke li ne akceptas ilin kun la sama spirita vigleco kiel antaŭe; li kelkafoje demandis, kioma horo estas, kaj li lasis vidi neŝajnigitan maltrankvilecon; liaj rigardoj malmildaj kaj malkvietaj sin direktis al la kabineto.