95tiuj ve ! kiuj, ĉe altaj de Trojo muregoj, pereis
antaŭ gepatraj okuloj. Tidido, vi, la plej kuraĝa
el la Danaoj, ho ! kial vi ne min mortigis per via
mano, ĉe kampoj Iliaj animon verŝinte kun sango ?
Tie Hektoron kruelan kaj grandan Sarpedon traboris
100sagoj Aĥilaj ; kaj tie Simoo, sub ondoj kaŝantaj,
multon da viraj kirasoj, kaj ŝildoj, kaj korpoj ruladas."
Tiel parolis li, dum Akvilona ventego siblante
velon kontraŭen ekfrapas, kaj akvon sublevas al astroj.
Estas rompataj remiloj ; rondiras velŝipo, kaj ondoj
105flanken ĝin premas de kruta monteto amase fluida.
Tiuj ĉi supre al ondoj pendiĝas ; al tiuj marfundo,
inter kavaĵaj turnakvoj, aperas ; kaj sablo bolegas.
Noto fortiras tri ŝipojn kaj rulas sur rifojn kaŝitajn,
kiujn, en mezo de ondoj, Italoj alnomas : altaroj ;
110- maron ĉar dorso larĝega eliras ; - el alte, tri ŝipojn
Eŭro alpuŝas al Sirtoj ŝtonegaj, - malĝoja vidaĵo ! -
Ilin disrompas sur rifojn kaj volvas sub sablan amason.
Tiun sur kiu veturis Licanoj kaj brava Oronto,
antaŭ okuloj Eneaj, grandega turnakvo, el supre
115flanken ekfrapas, ŝipestron ŝancelas, kaj lin elfalintan
rulas, je kapo antaŭa : trifoje sur si mem turniĝas
ŝipo, kaj dronas, de akva turniĝo rapide manĝita.
Estas vidataj, en profundegaĵo, maloftaj naĝantoj,
viraj armiloj, kaj traboj, kaj Trojaj riĉaĵoj, tra maro.
120Ilionean jam ŝipon fortikan, kaj tiun de Abo,
tiun de forta Akato, kaj de la maljuna Aleto,
venkis ondegoj : je flanko, tra traboj ŝiritaj, mortigan
ĉiuj englutas turnakvon, fendiĝas kaj dronas rapide.
Tamen, aŭdante siblantan bruegon de maro kolera,
125sentis Neptuno ke elĉenigita ventego skuadis
maron ĝis ĝia profunda sidejo : en koro tuŝita
grave, li kapon kvietan el ondo eligas, rigardas,
kaj dispelitan tra maro ŝiparon ekvidas Enean,
poste Trojanojn prematajn de ondoj kaj falo ĉiela.
130Frato Junonan koleron kaj ruzon rekonas facile,
Eŭron alvokas, kaj ankaŭ Zefiron, kaj tiel parolas :
"Ĉu do de via deveno sufiĉan vi havas konfidon ?
Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/10
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita