Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/101

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

525Kvankam flugante tra nuboj malsekaj la kano flamiĝis,
vojon fajrere desegnis, kaj, estingiĝinte, tra vento
svenis malpeza, simila al astroj, el alta ĉielo
kiuj elfalas, kaj spacon trairas kun brila hararo.
Viroj Trojanaj kaj anoj Sicilaj per koro tremanta
530vidas miraklon kaj preĝas diegojn: sed granda Eneo
signon akceptas ĉielan, kaj, ĝojan kisinte Aceston,
donas belegajn donacojn, kaj tiel li poste parolas:
«Prenu, ho patro, ĉar reĝo de granda Olimpo deziris
ke per ĉi tiu miraklo vi havu pli grandan honoron.
535Belan premion de patro maljuna Anĥizo ricevu,
tiun kalikon desegne ĉizitan, ĉi tiun mem kiun
iam al patro Anĥizo donacis Tracuja Ciseo,
kiel premion kaj garantiaĵon de amo fervora».
Tiel li diras, kaj, kapon zoninte de laŭra verdajo,
540antaŭ aliaj unue Aceston proklamas venkanto.
Eŭritiono bonkora ne tiun envias honoron,
kvankam el alta ĉielo li birdon unue faligis.
Estas donata al viro rompinta ligilon premio
dua, kaj tria al viro borinta per sago celmaston.
545Tamen Eneo la patro, post kiam finiĝis batalo,
filon Epitan, de juna lulo kunulon, kaj same
lian fidindan gardanton, alvokas, kaj diras orele:
«Iru rapide, kaj petu Askanon ĉu li jam pretigis
knaban anaron, ĉu kuron ĉevalan li tute preparis.
550Tiam li aron al avo konduku kaj arme sin montru».
Tiel li diris, kaj, tutan amason en cirko vagantan
poste pelinte, ordonas ke kampo fariĝu malplena.
Knaboj aliras kaj, antaŭ okuloj de patroj, samvice
rajdas, brilantaj sur bele briditaj ĉevaloj, dum ilin
555viroj Sicilaj kaj Trojaj junuloj admiras sincere.
Zonas junaĝajn hararojn foliaj kronetoj kutimaj.
Ili du sagojn korneajn kunportas je fera pikilo.
Portas aliaj sur ŝultroj sagujon malpezan: el kolo
ora ĉeneto eliras ĉirkaŭe kaj pendas sur bruston.
560Nombre tri ĉefoj kondukas tri arojn da junaj rajdistoj;
ili aliras, de dekdu infanoj tuj akompanataj.
Tiuj ĉi rajdas aparte, kaj ĉefojn riĉaĵe egalas.