Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/102

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Aron unuan kondukas la juna Priamo, de avo
nomon portante gloregan, kaj via naskito, Polito,
565genton Italan naskonte: li rajdas sur Traca ĉevalo.
Blankajn makulojn ĝi havas; kaj estas antaŭaj piedoj
blankaj, dun kapo stariĝas fiere brilanta kaj blanka.
Poste Atiso, de kiu naskiĝos Atioj Latujaj,
knabo malgranda Atiso, amata de knabo Iulo.
570Fine, kaj antaŭ aliaj, Iulo beleta: junulo
rajdas Sidonan ĉevalon; ĝin Dido fidema donacis,
kiel premion kaj garantiaĵon de amo fervora.
Rajdas aliaj junuloj ĉevalojn Sicilajn, kaj ilin
pruntis maljuna Acesto. .
575Knaboj timemaj ricevas aplaŭdojn, kaj ilin Trojanoj
ĝoje rigardas; ĉar tiuj ĉi patrajn rekonas vizaĝojn.
Tiam, tuj kiam rajdistoj tra tuta kamparo trakuris,
antaŭ okuloj de patroj, la filo Epita signalon
donas konitan, per krio kaj vipa krakigo sonanta.
580Ĉiuj duone disiĝas samnombre kaj faras tri arojn
apartigitajn; kaj poste denove, vokataj de ĉefoj,
ili frontŝanĝas iradon kaj sagojn antaŭen direktas.
Ili, aliajn farinte movadojn, denove reiras
kontraŭ unuajn, dum rondoj alternas senĉese ŝanĝantaj.
585Ĉiu, vidante armilojn, nun kredus ekvidi batalon.
Dorson montrante, jen ili forkuras; jen sagojn minacajn
ili prezentas, kaj, pacon farinte, samvice aliras.
Oni rakontas ke iam en Kreto, tra la labirinto,
inter du muroj mallumaj, troviĝis malrekta vojeto:
590flanke aperis mil vojoj insidaj, trompontaj iranton,
kiu, sen signo direkta, tuj senripareble perdiĝis.
Tiel do filoj Trojanaj, postsignojn miksante kuradajn,
ludon batalan kaj falsan forkuron belmove konfuzis;
kiel delfenoj, en maro Karpata aŭ maro Libuja,
595kiuj naĝante tranĉadas akvaron kaj ludas en ondoj.
Tiun kutimon kaj kuron kaj fine batalon Askano,
kiam li murojn konstruis de Albo la Longa, unue
volis refari, kaj poste antikvajn instrui Latinojn.
Tial, pri ludoj de ili faritaj kun Trojaj junuloj,
600filojn instruis Albanoj; kaj ilin de ili akceptis