Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/103

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Romo grandega, kaj ĉiam prapatran konservis kutimon.
Estas nun knaboj nomataj: Trojanoj; kaj ludo: Trojana.
Tiel finiĝis bataloj faritaj pro patraj piaĵoj.
Tiam Fatalo, ŝanĝante direkton, sin turnis kontraŭen.
605Antaŭ tombejo dum ludoj diversaj solene fariĝis,
Saturnidino Junono Irison al ŝipoj Iliaj
sendas el alta ĉielo: ŝin vento favoras irantan.
Multe pensante, antikvan ankoraŭ ŝi sentas doloron.
Sed kurjerino forflugas sur arko miloble kolora,
610kaj, de neniu vidita, rapide ŝi teron aliras.
Grandan anaron vidinte, ŝi apud marbordo rimarkas
rodon dezertan haj ŝipojn lasitajn sen ia gardanto.
Tamen aparte, sur bordo malplena, Trojanaj virinoj
ploris sekrete Anĥizon malvivan; kaj ĉiuj malĝojaj
615maron rigardis, samvoĉe ĝemante: «Ve! por ni lacegaj,
tiom da rifoj kaj tiom da maroj ankoraŭ trafotaj!».
Hejmojn deziras virinoj, ĉar ilin lacigis mariro.
Tiam, en mezo de ili, Iriso la malbonfaranta
staras: diinan vizaĝon kaj veston ŝi zorge eligis;
620kaj ŝi fariĝas Beroo, edzino de Traca Dorico;
iam ŝi genton kaj nomon kaj filojn posedis gloregajn.
Tiam sin turnas al Trojaj patrinoj la maljunulino:
«Mizerulinoj», ŝi diris, «ve! kial sub muroj patrujaj
ne nin fortiris en morton armiloj Aĥajaj? Ho gento
625tro malfeliĉa, al kiuj mizeroj vin sendas Fatalo.
Tute, de Troja ruino, jam pasis sep plenaj someroj.
Kiom da maroj, da landoj, da rifoj malhelpaj, da astroj
malproksimegaj ni vidis, dum ĉiam, tra maro vastega,
landon Italan ni celas flugantan kaj sulkas ondaron.
630Tie, en lando de frato Erikso, de gasto Acesto;
kiu nin murojn konstrui malhelpas, kaj urbon altigi?
Kara patrujo, kaj vane rabitaj Penatoj el Grekoj,
ĉu do neniu murego nomiĝos Trojurbo? Simoon
ĉu mi ne vidos ankoraŭ kaj Ksanton, riverojn Hektorajn?
635Venu do; kion vi faras? kaj ŝipojn bruligu malbonajn.
Sonĝe Kasandran vizaĝon mi vidis: ŝi al mi ekdonis
torĉojn flamantajn, dirante: “Vi devas tie ĉi Trojurbon
serĉi kaj domon”. Jen estas veninta la tempo por agi.