Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/108

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

miksis, helpata, sed vane dank’ al vi, de blovoj Eolaj.
Tion ŝi fari kuraĝis en regno Neptuna.
Fine, por krimon plenumi, ŝi Trojajn instigis patrinojn,
kiuj bruligis ŝiparon, kaj tiam - ĉar mankis ŝiparo -
795filon devigis forlasi kunulojn en fremda kamparo.
Nu, postvivantoj, mi petas, almenaŭ tra ondoj, per veloj,
povu facile veturi, kaj Tibron trafadi Laŭrentan;
justa se estas postulo, se Parkoj permesas muregon».
Tiam parolis Neptuno, reganto de maro profunda:
800«Prava vi estas, Citera, fidante al regno ondara
kiu vin naskis. Mi fidon cetere meritas; ĉar ofte
ondojn kaj ventojn freneze kolerajn mi igis kvietaj.
Mi atestigas Simoon kaj Ksanton ke malpli ne estas
kara al mi ol al vi mem Eneo: ĉar kiam Aĥilo,
805persekutante anarojn timantajn ĝis muroj Trojanaj,
milojn da ili mortigis; dum ĝeme pleniĝis riveroj;
kiam ne povis daŭrigi kuradon, nek flui al maro,
Ksanto; en nuba kavaĵo mi vian formetis Eneon,
kiam lin, de Peleido premitan, potencaj kaj fortaj
810dioj atakis: mi tamen deziris elĵeti el alte
murojn, de mi mem faritajn, de tiu trompema Trojurbo.
Koron nun sama bonvolo batigas: do timon forpelu.
Kiel vi petas, Avernan senriske li trafos havenon.
Unu nur viron, falintan en maron, li serĉos, sed vane.
815Unu por ĉiuj nur pagos».
Kiam per tiuj paroloj li koron ĝojigis diinan,
patro ĉevalojn ekjungas al ora kaleŝo, kaj buŝojn
per enbuŝaĵo ŝaŭmplena ligante, li bridojn ellasas.
Ĉaro lazura malpeze flugetas sur mara supraĵo.
820Mallevigante ondegojn, ŝvelantan platigas akvaron
akso bruanta; kaj nuboj forkuras el vasta ĉielo.
Estas diversa vidaĵo de akompanantoj: grandegaj
dekstre balenoj, kaj ĥoro de Glaŭko maljuna, Palemo
filo de Ino, kaj lertaj Tritonoj, kaj aro Forcisa:
825staras maldekstre Tetiso, Melito kaj virga Panopo,
Cimodoceo, Neseo, kaj Spio, kaj fine Talio.
Tiam el koro de patro Eneo agrablaj pensadoj
pelas iaman ĉagrenon: kaj li tuj ordonas ke mastoj