Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/11

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉu vi kuraĝas ĉielon kaj teron, sen mia volado,
ventoj, kunmiksi, kaj tiujn grandegajn sublevi amasojn ?
135Vin do mi ... Sed kvietigi kolerajn nun urĝas ondegojn.
Se vi ankoraŭ petolos, pli grave mi certe vin punos.
Iru eksteren rapide, kaj diru al via reganto :
ne al li regnon de maro kaj grandan tridenton donacis
Sorto, sed al mi. Li regas sur tiujn multpezajn ŝtonegojn,
140vian loĝejon, ho Eŭro : en tiu ĉi domo , Eolo
sin do enfermu, kaj ventojn regadu, en kavo fermita."
Tiel li diris : kaj ondojn ŝvelintajn tuj li kvietigas,
nubojn dispelas densegajn, kaj sunon alvokas ĝojigan.
Kune penadon kunigas Kimoto kaj Trito, kaj ŝipojn,
145akraj de rifoj, disigas : li mem per tridento sublevas
ilin, kaj Sirtojn malfermas vastegajn, dum maro platiĝas :
fine sur radoj malpezaj li supron tuŝetas fluidan.
Same, en granda nacio, tuj kiam ribelo krevegas,
kiam popola amaso malnobla, freneze flamanta,
150ŝtonojn kaj fajrojn elĵetas, (ĉar donas kolero armilojn ;)
tiam se viro tre grava pro sia pieco kaj indoj,
montras okaze sin, ĉiuj silentas, atentan orelon
levas : li regas parole, animojn dolĉigas kaj korojn.
Tiel do, ĉiu ondega foriĝis bruego, tuj kiam
155maron rigardis la Patro : nun li sub ĉielo veturas,
gvidas ĉevalojn sen brido, kaj flugas sur akvo trankvila.
Sed Eneanoj lacegaj al lando proksima rapide
penas alnaĝi, kaj bordon Libujan surrampas, savitaj.
Tie, en rodo profunda, ĵus kuŝas insulo, kaj ĝiaj
160flankoj kurbetaj fariĝas haveno, kaj rompas ondegojn,
kiuj de alte alkuras, du fluojn igante kontraŭajn.
Staras ĉi tie kaj tie grandegaj ŝtonegoj ; duopaj
rifoj ĉielon minacas, kaj, tiu sub larĝa rifuĝo,
ondoj silentas ŝirmataj : pli supre, arbaro altiĝas
165amfiteatre, kaj kovras havenon per ombro terura.
Inter pendantaj ŝtonegoj, ĉe flanko kontraŭa, kaverno
fonton enhavas puregan, kaj seĝojn en ŝtonaj kavaĵoj :
estas sidejo de Nimfoj. Kaj tie neniel bezonas
ŝipoj lacegaj ligilojn, nek kurban de ankro dentegon.
170Rekolektinte sep ŝipojn nur, inter la tuta ŝiparo,