Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/110

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kiam Eneo rimarkis ke ŝipo veturas sen estro,
tion vidinte, ĝin li mem direktis sur ondoj mallumaj,
multe ĝemante, amikon en koro plorante malvivan:
«Ho Palinuro mizera, ĉielan kaj maran trankvilon
870vi tro konfidis: nun nuda vi kuŝas sur bordo dezerta».


KANTO SESA

Tiel li diras, plorante, kaj ŝipojn rapide naĝigas.
Fine li Kumon aliras, fonditan de anoj Eŭbeaj.
Oni direktas ŝipnazojn al maro, dum dentoj ankoraj
ŝipojn fortege haltigas, dum kurbaj ŝipvostoj tuŝetas
5bordon. Sur landon Hesperan fervore saltegas junuloj.
Semon flamigan unuaj eligas, kaŝitan en vejnoj
ŝtonaj; aliaj en densaj arbaroj, nestego de bestoj,
hakas brulotan lignaĵon, kaj fontojn ekmontras trovitajn.
Tamen Eneo surrampas altaĵon, sur kiu Apolo
10sidas, kaj grandan kavernon sekretan en kiu pli fore
loĝas Sibilo timinda: en koro de sia pastrino
blovas de l’ dio spiriton, kaj al ŝi konigas estonton.
Oran tegmenton kaj parkon Trivian jam ili aliris.
Iam, laŭ famo, Dedalo forkuris el regno Minosa,
15 kaj li kuraĝis per per iloj flugilaj ekprovi ĉielon:
poste, tra nova vojego fluginte al Arkto glacia,
li sur altaĵon Kalcidan malpezan haltigis iradon.
Fine, tuj kiam li malsupreniris, li donis al Febo
ilon flugilan, kaj grandan preĝejon konstruis ofere.
20Morton Androgan li pentris sur pordon: por krimon elpagi,
devis idaro Cekropa, - mizere! - liveri sep filojn,
ve! ĉiujare: kaj urno vidiĝas por loti mortontojn.
Staras kontraŭe, en maro altega, insulo Gnosia.