pia Eneo precipe. Rapide Sibilan ordonon
ili plenumas, plorante: kaj lokon funebran plenigas
arboj hakitaj, dum granda ŝtiparo ĝis astroj altiĝas.
Nun, en antikva arbaro, nestego de bestoj sovaĝaj,
180falas abioj; de frapoj hakilaj verdkverkoj resonas;
kojnoj en trabojn fraksenajn eniĝas fortege; kaj kverkojn
oni krevigas; dum ulmoj rompitaj ruliĝas el montoj.
Kaj partoprenas en tiuj laboroj unua Eneo,
kuraĝigante kunulojn, kaj ilojn uzante similajn.
185Tiun pripenson en koro malĝoja li rulas, vidante
tiun grandegan arbaron; kaj laŭte li tiel ekpreĝas:
«Se al mi ora branĉeto montriĝus sur arbo, en tiu
vasta arbaro, mi estus feliĉa: ĉar veraj fariĝis
ĉiuj paroloj pastrinaj, almenaŭ por vi mem, Miseno».
190Tion apenaŭ li diris, okaze duopaj kolomboj,
antaŭ okuloj de viro, flugante alkuras el alte,
poste stariĝas sur verda herbejo. Sed granda heroo
birdojn rekonas patrinajn, kaj ĝoje li tiel ekpreĝas:
«Estu vi ĉefoj; se vojo ekzistas, el alta ĉielo
195paŝojn direktu al densa arbaro, en kiu branĉeto
dia ombrigas kamparon: kaj, tiuj en malfacilaĵoj,
helpu min, sankta patrino». Li tiel parolas, kaj haltas,
signojn observas de birdoj faritajn kaj vojon trafotan.
Ili unue herbaĵon manĝetas, kaj poste flugetas,
200por ke okuloj ja povu facile sekvadi flugadon.
Ili do baldaŭ alvenas al malbonodoraj Avernaj
faŭkoj, rapide surflugas, glitante tra spaco fluida,
poste stariĝas duope sur arbon fervore serĉitan,
kie vidiĝas branĉeto brilanta je ora koloro.
205Kiel, en vintra malvarmo, de novaj folioj verdiĝas
visko, kaj arbon ornamas kreskintan per semo alia,
ĉirkaŭ trunkego de fruktoj flavruĝaj volvante beraron;
tia, sur kverko densega, de ora trunketo vidiĝo
estis, kaj tiel bruetis folioj per dolĉa bloveto.
210Ĝin do ekkaptas Eneo subite; ĝin forte fiksitan
ĝoje li rompas, kaj portas en domon de Sibilpastrino.
Dume Trojanoj, sur bordo starantaj, ploradis Misenon,
lastajn donante honorojn al korpo senmova por ĉiam.
Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/115
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita